Csurgó
Csurgó [ĉurgO] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Csurgó, kies centro estas.
Csurgó en departemento Somogy kaj en Hungario
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
6 Ĝemelurboj
Bazaj informoj |
Areo: 60 km²
Loĝantaro: 6150
Poŝtkodo: 8840
Telefonprefikso: 82
Situo |
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kaposvár-Murakeresztúr.
Historio |
La unua skriba mencio devenis el 1019. La komunumo iĝis kampurbo en 1405 havanta fortikaĵon. Inter 1543-1545 tie vivis muzikisto-poeto Tinódi Lantos Sebestyén, inter 1792-1799 poeto Mihály Csokonai Vitéz. Poste alvenis hungaroj, germanoj, slovakoj kaj judoj. La sinagogo en 1762 konstruiĝis. En 1850 la komunumo denove iĝis kampurbo kaj 1989 urbiĝis.
Kalvinana gimnazio en Csurgó
Katolika kirko de Csurgó
Vidindaĵoj |
- katolika Kirko Sankta Spirito (Csurgó), kies turo devenanas el la 13-a jarcento
- kalvinana gimnazio
Famuloj |
En Csurgó naskiĝis:
statistikisto Dezső Laky
kemiisto Imre Prettenhoffer
kuracisto József Bódis
pentristo István Bosznay.
En Csurgó mortis:
juristo Lajos Hőke
agronomo János Nagyváthy.
Ĝemelurboj |
Aumale, Francio
Fehérvárcsurgó, Hungario
Haimhausen, Germanio
Markelo, Nederlando
Székelykeresztúr, Rumanio
Vráble, Slovakio
Vrsar, Kroatio
Juzava, Japanio