Posts

Showing posts from February 16, 2019

Provinco Narin

Image
Provinco Narin Нарын областы Нарын область Bazaj informoj ŝtato:  Kirgizio administra centro: Narin areo: 45 200 km² loĝantoj: 271 000 (en 2009) loĝdenso: 6 loĝantoj/km² ISO 3166-2: KG-N La provinco Narin (aŭ regiono respektive oblasto Narin , komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Нарын областы ["Narin oblasti"], ruse Нарынская область [Narinskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 45 200 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 271 000 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Narin. La provinco estis kreita en novembro 1939 je la nomo "provinco Tienŝan". En decembro 1962 la provinco estis malfondita, sed en decembro 1970 rekreita. En oktobro 1988 ĝi estis unuigita kun la provinco

Provinco Ĉuj

Image
Provinco Ĉuj Чуй областы, Чуйская область Bazaj informoj ŝtato:  Kirgizio administra centro: Biŝkeko areo: 20 200 km² loĝantoj: 763 900 (en 2009) loĝdenso: 40 loĝantoj/km² ISO 3166-2: KG-C nova moskeo en Milianfan , distrikto Isik-Ata La provinco Ĉuj (aŭ regiono respektive oblasto Ĉuj , komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Чуйс областы ["Ĉuj oblasti"], ruse Чуйская область [Ĉujskaja oblast"], en iuj lingvoj ankaŭ latinliterigita Chuj aŭ Chui ) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 20 200 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 763 900 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Biŝkeko, kiu tamen kiel menciite ne mem apartenas al la provinca areo sed estas administre sendependa urbo ĉirkaŭata de la provinca areo. La

Facebook

Image
Facebook Lando Usono Retadreso facebook.com Kategorio Interkona retejo Lingvo(j) Multaj v   •   d   •   r Facebook (angla prononco [FEJSbuk],   aŭskultu ), en Esperanto ankaŭ Vizaĝlibro [1] [2] [3] [4] aŭ sone adaptita Fejsbuko [5] [6] [4] , estas interkona retejo lanĉita la 4-an de februaro 2004 . La plej popularaj interkonaj retoj laŭ lando:   Facebook   Twitter   VKontakte   QZone   Odnoklassniki   Facenama   mankas datumoj La retejo ebligas al iu ajn pli aĝa ol 13 jaroj senpage krei personan paĝon kun tekstoj kaj bildoj. Uzantoj povas interkonektiĝi fariĝante "amikoj", konigi bildojn kaj aliajn dosierojn, lasi mesaĝojn sur la paĝoj de aliaj uzantoj kaj aldoniĝi al grupoj de uzantoj, organizitaj laŭ komuna intereso (deveno de la sama loko, la sama lernejo, universitato aŭ laborloko ktp). Facebook fariĝis la plej populara interkona retejo en la angla-lingva mondo kaj kelkaj aliaj reg

Kirgiza lingvo

Image
Kirgiza lingvo Кыргыз тили, кыргызча Parolata en Kirgizio kaj najbaraj landoj Parolantoj 4 568 480 Denaskaj parolantoj 3 milionoj Skribo Cirila alfabeto, araba alfabeto, latina alfabeto Lingvistika klasifiko Altaja (diskutata) Tjurka Kipĉaka Oficiala statuso Oficiala lingvo en  Kirgizio Lingvaj kodoj Lingvaj kodoj    ISO 639-1 ky    ISO 639-2 kir    ISO 639-3 kir    Glottolog kirg1245 Angla nomo Kyrgyz Franca nomo kirghize Vikipedio Vizitu vikipedion en la kirgiza lingvo ! v   •   d   •   r Kirgiza lingvo (cirile: кыргыз тили, кыргызча, arabalfabete: قىرعىزچا, قىرعىز تىلى, latinalfabete: kırgız tili , kırgızça ) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe en Kirgizio, kie ĝi estas oficiala lingvo kune kun la rusa. Ĝi estas aparte proksima al la kazaĥa. Nuntempe, la rusa estas ankoraŭ la ĉefa lingvo en la ĉefaj urboj kiel Biŝkeko, dum la Kirgiz

AVI

Image
La vorto havas plurajn signifojn: avi estas kodo de lingvo laŭ normo ISO 639-3. Aldonvalora imposto Avio Avio (Italio) .avi estas finaĵo de dosiernomo. Ĉi tiu paĝo estas apartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo. Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo. v   •   d   •   r Listo de 2-literaj kombinaĵoj • Listo de 3-literaj kombinaĵoj A-D • E-H • I-L • M-P • Q-T • U-X • Y-Z This page is only for reference, If you need detailed information, please check here

Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj en Kirgizio en 2010

Okazis interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj en Kirgizio en junio de 2010 kiel pinto de konfliktoj inter etne kirgizoj kaj uzbekoj ĉefe en suda Kirgizio, ĉirkaŭ la Fergana valo ĉefe en la urboj de Oŝ kaj Ĵalalabat, kiel sekvo de la forpelo de iama Prezidento Kurmanbek Bakijev. Tiele ĝi estis parto de pli granda kirgizia krizo de 2010. Violento ekis la 9an de junio en Oŝ. Je la 12-a de junio violento disvastiĝis al Ĵalalabat, kio devigis la provizoran registaron estratan de Roza Otunbajeva deklari la staton de krizokazo por repreni kontrolon de la situacio. La okazaĵo konsistis en grupoj de kirgizoj (dekomence maskitaj) kiuj persekutis uzbekojn, mortigante, incendiante kaj eĉ perfortante virinojn. Rapide amasa elmigrado okazis al la landlimo kun Uzbekio por klopodi eniri en tiu lando. Je la 19-a de junio estis jam ĉirkaŭ 2000 mortintoj kaj ĉirkaŭ 400,000 rifuĝintoj el kiuj malmulte sukcesis eniri en Uzbekion, ĝis kiam la tiea registaro fermis la landlimon ĉar oni ne povis akcept

Kurmanbek Bakijev

Image
Kurmanbek Bakijev en julio 2005 Kurmanbek Salijeviĉ BAKIJEV ( Курманбек Салиевич Бакиев ), naskiĝinta en Masadan la 1-an de aŭgusto 1949 , de 2005 ĝis aprilo 2010 estis la ŝtata prezidanto de Kirgizio. Li estis elektita prezidento en julio 2005 post la manifestacioj, kiuj forigis antaŭan prezidanton Askar Akajev. En Kirgizion la 29-an de majo 2006 venis reprezentantoj de Usono por trakti pri la usona militbazo en internacia flughaveno "Manas". Antaŭe en aprilo Kurmanbek Bakijev disaŭdigis anoncon pri la ebla forigo de la bazo, se kondiĉoj de ĝia ekzisto ne estos retraktitaj. La militbazo aperis en Kirgizio fine de la jaro 2001 por subteni operacion en Afganio. En la prezidanta baloto de 2009 la prezidanteco de Kurmanbek Bakijev estis konfirmita per 76,1 procentaĵoj de la voĉoj. Kadre de ribelaj perturboj de aprilo 2010 la gvidaj reprezentantoj de la politika opozicio deklaris ke Kurmanbek Bakijev estis senpostenigita la 7-an de aprilo 2010. La politikisto u

Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

Image
Landoj membroj de la OSKE. La Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) estas la plej granda regiona internacia organizo por sekureco, jurŝtato kaj demokratio, aukaŭ por homaj rajtoj kaj raito de malplimulto. Ĝi naskiĝis el la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE) okazinta en Helsinko (Finnlando) en 1975 kaj nuntempe ĝi konsistas el 56 ŝtatoj de Eŭropo, Centra Azio kaj Norda Ameriko (Kanado kaj Usono). Ĝi estas agnoskata kiel regiona organismo laŭ la 8-a Ĉapitro de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La prezidado en 2010 estas ekzercata de Kazaĥio, sekvota de Litovio en 2011, Irlando en 2012, Ukraino en 2013, Svislando en 2014. La ĉefa celo de la organizo estas solvo de eblaj konfliktoj, preventado de ili, mildigo de jam ekzistantaj konfliktoj. Inter la aliaj konfliktoj, pri kiuj zorgas OSKE aktuale, estas la streĉa situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio, la eksa aŭtonomio de sovetia Kartvelio. Dum la krizo en Ukrainio kaj interalie en Krimeo en 2014 ludis poz

Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko

Image
Flago de Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko. La Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko , mallongigite kiel SSR Kirgizio (en la kirgiza: Кыргыз Советтик Социалисттик Республикасы) estis la oficiala nomo de Kirgizio kiam ĝi estis unu el la 15 respublikoj de Sovetunio dum pluraj jardekoj. Historio | La kirgiza popolo apartenis al la Rusa Imperio, ekde ĝia konkero far la rusoj en la 19-a jarcento. Post la Rusa Revolucio de 1917, ĝi restis sub la soveta kontrolo ekde 1918. La 14-an de oktobro 1924 establiĝas la Aŭtonoma Oblasto Kara-Kirgizio ene de la Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. La vorto Kara-Kirgizo estis uzata por distingi ilin de la kazaĥoj, kiuj ĝis 1925, ankaŭ estis nomataj kirgizoj . En 1925, ĝi konvertiĝas en la Kirgiza Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko ankoraŭ ene de la RSFSR de Rusio. La 5-an de decembro 1936 ĝi disiĝis de Rusio, kiam ĝi akiris la rangon je Soveta Socialisma Respubliko ene de Sovetunio. En decembro 1990 oni renomis ĝin Res

Taĝikio

Image
Ҷумҳурии Тоҷикистон Respubliko Taĝikistano Detaloj Detaloj Nacia himno : Surudi milli Nacia devizo : neniu Bazaj informoj Ĉefurbo Duŝanbeo Oficiala(j) lingvo(j) taĝika lingvo Ĉefa(j) lingvo(j) taĝika lingvo, rusa lingvo Plej ofta(j) religio(j) Islamanoj (plejmulto), kristanoj, ateistoj, judoj ka. Areo  % de akvo 143,100 km² 0,3 % Loĝantaro 8 610 000 Loĝdenso 50 loĝ./km² Horzono UTC+05:00 Interreta domajno .tj Landokodo TJK Telefona kodo +992 Plej alta punkto Montopinto Ismail Samani Plej malalta punkto Sirdarjo Politiko Ŝtatestro Emomalii Raĥmon Nacia tago 9-a de septembro Sendependiĝo 9-a de septembro 1991 (de Sovetunio) Ekonomio Valuto taĝika somonio (TJS) v   •   d   •   r Taĝikio (taĝike en cirila alfabeto Тоҷикистон, Toĝikiston , en persa alfabeto جمهوری تاجیکستان), ankaŭ nomata Taĝikujo kaj