Eŭro-moneroj






La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, kaj krome en Bosnio, Kosovo kaj Montenegro, kiuj antaŭe uzadis germanajn markojn, kaj ekuzis eŭron de la 1-a de januaro 2002. Eŭro ankaŭ estas uzata en la memstaraj landetoj Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano kaj eĉ Ĝibraltaro, kvankam plu dependa de Britio, kiu siaflanke ne uzas eŭron. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presita (stampita) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.


Unu eŭro dividiĝas je 100 cendoj. La moneraro konsistas el ok valoroj:














































































Priskribo de eŭro-moneroj
Valoro Diametro Diko Pezo Konsisto Ĉirkaŭo
1 cendo | € 0,01 16,25 mm 1,67 mm 2,30 g Ŝtalo kovrita de kupro Glata
2 cendoj | € 0,02 18,75 mm 1,67 mm 3,06 g Ŝtalo kovrita de kupro Glata, kun unu kanelo
5 cendoj | € 0,05 21,25 mm 1,67 mm 3,92 g Ŝtalo kovrita de kupro Glata
10 cendoj | € 0,10 19,75 mm 1,93 mm 4,10 g Kupra alojo (Nordia oro) Ondforma
20 cendoj | € 0,20 22,25 mm 2,14 mm 5,74 g Kupra alojo (Nordia oro) Glata kun sep entruoj
50 cendoj | € 0,50 24,25 mm 2,38 mm 7,80 g Kupra alojo (Nordia oro) Ondforma
1 eŭro | € 1,00 23,25 mm 2,33 mm 7,50 g Centre: kupronikela alojo
Rande: nikel-latuno
Ses alternaj partoj, tri glataj, tri subtile ondformaj
2 eŭroj | € 2.00 25,75 mm 2,20 mm 8,50 g Centre: nikel-latuno
Rande: kupro-nikela alojo
Subtile ondforma kun skribaĵo, dependa de la lando

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, desegnitan de belgo Luc Luyckx. La desegno de la moneroj 1-, 2-, kaj 5-cendaj simbolas la lokon de Eŭropo en la mondo kiel tuto. La bildo sur la moneroj 10-, 20-, kaj 50-cendaj montras la kuniĝon de la membroŝtatoj (rimarku, ke ĝi montras ĉiujn tiamajn membroŝtatojn de EU, ne nur tiujn, kiuj jam akceptas la eŭron). Finfine, la moneroj 1- kaj 2-eŭraj montras Eŭropon sen landlimoj. Ĉiuj moneroj inkluzivas en la desegnaĵo 12 stelojn.
























0.01

0.02

0.05

0.10

0.20

0.50

1.00

2.00







100px






Ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi-tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko. Por vidi la naciajn flankojn de la diversaj landoj, bonvolu elekti el la jenaj ligiloj, kiuj montriĝas laŭ la ordo preferata de la Eŭropa Centra Banko (alfabeta laŭ la propralingva nomo):



  • Andoraj eŭro-moneroj

  • Aŭstriaj eŭro-moneroj

  • Belgaj eŭro-moneroj

  • Estonaj eŭro-moneroj

  • Finnaj eŭro-moneroj

  • Francaj eŭro-moneroj

  • Germanaj eŭro-moneroj

  • Grekaj eŭro-moneroj

  • Hispanaj eŭro-moneroj

  • Irlandaj eŭro-moneroj

  • Italaj eŭro-moneroj

  • Kipraj eŭro-moneroj

  • Latvaj eŭro-moneroj

  • Luksemburgaj eŭro-moneroj

  • Maltaj eŭro-moneroj

  • Monakaj eŭro-moneroj

  • Nederlandaj eŭro-moneroj

  • Portugalaj eŭro-moneroj

  • San-Marinaj eŭro-moneroj

  • Slovakaj eŭro-moneroj

  • Slovenaj eŭro-moneroj

  • Vatikanaj eŭro-moneroj


Kvankam ne EU-membroj, Monako, San-Marino kaj Vatikano ankaŭ eldonas eŭro-monerojn kun siaj aparte desegnitaj naciaj flankoj. Ĉi tiuj ne multe cirkulas, sed interesas precipe monerokolektistojn. La moneroj de Monako montras la heraldikon de la princa familio kaj la sigelon kaj bildon de la reganto (ĉe eldono), princo Rainier la 3-a (Monako); tiuj de San Marino montras diversajn turojn kaj publikajn konstruaĵojn de tiu landeto, kaj la nacian heraldikon. La moneroj de Vatikano ĝis 2006 prezentis la portreton de papo Johano Paŭlo la 2-a, kaj ekde 2006 de la nova papo Benedikto la 16-a.




  • Eŭro-moneroj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Eŭro-moneroj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Kategorio Eŭro-moneroj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)