La Chaux-de-Fonds










































La Chaux-de-Fonds



Blazono de La Chaux-de-Fonds






Rigardo de Tête-de-Ran al La Chaux-de-Fonds


Kantono
Neŭŝatelo
Distrikto
La Chaux-de-Fonds

Koordinatoj 

47°6′5″N 6°49′30″O  /  47.10139°N, 6.825°O / 47.10139; 6.825 (La Chaux-de-Fonds)Koordinatoj: 47°6′5″N 6°49′30″O  /  47.10139°N, 6.825°O / 47.10139; 6.825 (La Chaux-de-Fonds)
Nombro de enloĝantoj
37023
Areo
55,66 km²
Alteco
992 m super marnivelo
Poŝtkodo
2300
Komunumkodo
6421




Mapo de La Chaux-de-Fonds









v  d  r


Information icon.svg






Monda heredaĵo de UNESKO






Urba bilblioteko de La Chaux-de-Fonds, sidejo de CDELI kaj Svisa Esperanto-Societo


La Chaux-de-Fonds (en Esperanto ankaŭ Ĉaŭdefono) estas la tria plej granda franclingva urbo en Svislando laŭ loĝantaro (37023 je la 31-a de decembro 2007) kaj la plej granda urbo de Kantono Neŭŝatelo. En la jaro 2009 la horloĝometropoloj La Chaux-de-Fonds kaj Le Locle (eo : Loklo) estis kune deklaritaj monda heredaĵo de UNESKO.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Avangarda rolo en ekonomio


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Monda kulturheredaĵo de Unesko


  • 7 Kultura vivo


  • 8 Famaj civitanoj


  • 9 Partneraj komunumoj


  • 10 Esperanto-Movado


  • 11 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La Chaux-de-Fonds situas je alteco de inter 992 kaj 1100 m, en la montaro Ĵuraso kaj la svisa Kantono Neŭŝatelo.



Najbaraj komunumoj |


La najbaraj komunumoj de La Chaux-de-Fonds estas Les Planchettes, Le Locle, La Sagne kaj Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Renan kaj La Ferrière en Kantono Berno, Les Bois en Kantono Ĵuraso, kaj Fournet-Blancheroche, Bonnétage kaj Grand'Combe-des-Bois en Francio.



Avangarda rolo en ekonomio |


Oni nomas la komunumon "urbo de utopio", pro ĝia aŭdaca plano, la ekonomia memstareco en siatempe izolita loko, kaj la socia avangardeco. Ĝi estas ĉefurbo de horloĝa industrio. Inter la horloĝistoj estis Achilles Ditesheim, kiu fondis horloĝ-fabrikon en 1881, kaj la fabriko akiris nomon "Movado", laŭ la esperanta vorto. Vidu la artikolon MOVADO (horloĝmarko).



Trafiko |


De La Chaux-de-Fonds eliras fervojlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj al Bielo kaj al Neŭŝatelo. Kaj ĝi estas nodo de la Neuŝatelaj Fervojoj, kiu funkciigas lokan tramreton respektive etŝpurfervojreton. Tra la Vue-des-Alpes-Tunelo kaj -Pasejo la urbo per la kantona aŭtovojo J20 estas konektita kun la kantona ĉefurbo Neŭŝatelo kaj la svisa aŭtovojo A5. La urbo disponas ankaŭ pri efika trolejbuso kaj busreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de La Chaux-de-Fonds datiĝas el la jaro 1350 kiel Chaz de Fonz.



Monda kulturheredaĵo de Unesko |


La 27an de junio 2009 la urbo (Le Locle/Loklo[1]) fariĝis mondheredaĵo de UNESCO.


Loklo (1833), same kiel Malago (1862) estis pioniraj urboj por Esperanto[2].



Kultura vivo |


La kultura vivo en La Chaux-de-Fonds estas aparte riĉa. Internacia Horloĝa Muzeo. Historia Muzeo (Esperantlingva priskribo de la kolektoj ekzistas. Petu pri ĝi, kaze ke vi vizitas tiun institucion)
Arta Muzeo. Teatro. Muzikhalo. Popola Romanda Teatro. Pluraj kinejoj.



Famaj civitanoj |


En La Chaux-de-Fonds naskiĝis interalie la arkitekto Le Corbusier, la verkisto Blaise Cendrars, la inĝeniero kaj aŭtokonstruisto Louis Chevrolet, la sekretario de la Kominterno-estraro Jules Humbert-Droz. La unuaj du samjare kiel Esperanto (1887). Plie menciindas, ke la pentrista dinastio Robert (ses pentristoj) devenas de La Chaux-de-Fonds; la plej fama estas Léopold Robert (1794-1835), kiu donis sian nomon al la granda centra avenuo de la urbo. Mireille Grosjean-Robert apartenas al tiu familio.



Partneraj komunumoj |




  • Svislando Winterthur en Svislando


  • Belgio Frameries en Belgio



Esperanto-Movado |


La Chaux-de-Fonds povas esti konsiderata kiel Esperanto-ĉefurbo de Svislando. Ĝi estas la sidejo de diversaj gravaj Esperanto-institucioj kun nacia kaj internacia signifo kaj renomo.


La urba biblioteko (vidu foton) havas vastan interlingvistikan fakon CDELI, kies preciza nomo estas Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (1968). CDELI gastigas ek de la 1990-aj jaroj ankaŭ la oficialan sidejon de Svisa Esperanto-Societo. La stratadreso estas Progrès 33.


Ekde 1975 en la urbo situas Kultura Centro Esperantista (KCE). En 1980 tie fondiĝis LF-koop, en 1998 estis lanĉita Pakto por la Esperanta Civito, en 2004 estis fondita Feminisma Esperanta Movado. La domo de KCE (vidu foton) situas en strato Postiers 27. Tuj apude situas la Esperanto verdejo (vidu foton) je vojkruciĝo Rue du Succès - rue des Recrêtes.


En La Chaux-de-Fonds okazis Ido-kongreso (1972) kaj SAT-kongreso (12-19 julio 2003).


En 2006 kaj 2009 La Chaux-de-Fonds gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.


En tiu urbo naskiĝis Mireille Grosjean, aktiva svisa esperantistino, kiu loĝas en apuda vilaĝo Les Brenets. Same en la urbo naskiĝis Alain Bringolf. Krome en La Chaux-de-Fonds inter alie loĝas la geedzoj Claude Gacond kaj Andrée Gacond, kaj rezidas Giorgio Silfer.




Lingva kafejo en La Chaux-de-Fonds, Svislando


De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazis en Svislando, en Neŭŝatelo kaj en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) de La Chaux-de-Fonds, la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, organizita de ILEI.


Ekde septembro 2016 okazas lingva kafejo en la turo Espacité kun la sistemo unu tablo - unu lingvo. Esperanto aperas inter pli ol dek lingvoj. Prizorgas la programon Mireille Grosjean.




Triangula herbejo, kie kreskas fruktoarboj. Fotis Mireille Grosjean




La domo de Kultura Centro Esperantista. Fotis Mireille Grosjean



Eksteraj ligiloj |


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion La Chaux-de-Fonds – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


  • Oficiala retejo de la urbo La Chaux-de-Fonds


  • Retpaĝoj pri CDELI en la retejo de ties fondinto, Claude Gacond

  • Retejo de CDELI

  • Retejo de la Esperanta Civito kaj ties sidejo KCE





  1. Unesko : Locle


  2. Heko marto 2017




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)