Irlando




Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando (apartigilo).

































































































Éire
Ireland


Irlando/Ejro

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Nacia himno de Irlando

Nacia devizo: Eire go Brách (Irlando por ĉiam)

Lokigo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Dublino

Oficiala(j) lingvo(j)

irlanda lingvo, angla lingvo, irlanda angla lingvo

Ĉefa(j) lingvo(j)

angla lingvo, angla lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

katolikoj

Areo
 % de akvo

70,273 km²
? %

Loĝantaro

4 761 865

Loĝdenso

60 loĝ./km²

Horzono
UTC±00:00

Interreta domajno

.ie

Landokodo
IRL

Telefona kodo
+353

Plej alta punkto
Carrauntoohil

Plej malalta punkto
North Slob
Politiko

Politika sistemo

respubliko

Ŝtatestro

Michael D. Higgins

Nacia tago
17-a de marto (Tago de Sankta Patriko

Sendependiĝo
6 dec 1922 de Britio
Ekonomio

Valuto

eŭro (EUR)

Esperanto-movado

Landa E-asocio

Esperanto-Asocio de Irlando







v  d  r


Information icon.svg



IrlandoEjro (Éire en la irlanda lingvo, Ireland en la angla) estas lando en okcidenta Eŭropo. Ĝi kovras proksimume 5/6 de la insulo Irlando, la alia sesono nomiĝas Nord-Irlando kaj apartenas al Britio. Oni foje uzas la terminon Respubliko de Irlando (Poblacht na hÉireann/Republic of Ireland), sed tio estas "leĝa priskribo" de la ŝtato, ne ties nomo. La oficiala nomo ekde 1937, kiam akceptiĝis la nuna konstitucio, restas simple IrlandoEjro.


Irlando sendependiĝis en 1922 post la Irlanda Milito de Sendependeco (1919-1921) kontraŭ Britio kaj estis membro de la Komunumo de nacioj ĝis 1949 kiam ĝi oficale iĝis respubliko. La ŝtato estas demokratia, parlamenta respubliko. Irlando estas membro de la Eŭropa Unio ekde la jaro 1973, sed ne estas membro de NATO.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Administra divido


  • 4 Loĝantaro


    • 4.1 Demografia evoluo


    • 4.2 Urboj




  • 5 Lingvoj


  • 6 Ekonomio


  • 7 Politiko


  • 8 Kulturo


  • 9 Famaj irlandanoj


  • 10 Vidu ankaŭ


  • 11 Eksteraj ligiloj





Geografio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Irlando.

Mapo de Irlando


La respubliko de Irlando kuŝas sur 70 273 km². Norde suden 486 km, kaj okcidete orienten 275 km. La plej alta punkto estas Carrán Tuathail/Carrauntoohill je 1 039 m. La vetero estas tre pluva kaj la klimato estas oceana.



Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Irlando.


Administra divido |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Graflandoj de Irlando kaj Provincoj de Irlando.

La lando estas dividita en 26 graflandoj kaj 4 provincoj (Munstro, Konoĥto, Lenstro, Ulstero).






Graflandoj en Irlando (angla – irlanda - esperanta)



  1. Dublin – Réigiúin Átha Cliath - Dublino

  2. Wicklow – Cill Mhantáin - Kilmantano

  3. Wexford – Loch Garman - Lokgarmano

  4. Carlow – Ceatharlach - Carlo

  5. Kildare – Cill Dara - Kildaro

  6. Meath – Mí - Mito

  7. Louth – Lú - Luto

  8. Monaghan – Muineachán - Minakano

  9. Cavan – Cabhán - Kavano

  10. Longford – Longfort - Lonforto

  11. Westmeath – Iarmhí - Okcidenta Mito

  12. Offaly – Uíbh Fhailí - Ivfaljo

  13. Laois – Laois - Liŝo

  14. Kilkenny – Cill Chainnigh - Kilkenjo

  15. Waterford – Port Láirge - Portlargo

  16. Cork – Corcaigh - Korko

  17. Kerry – Ciarraí - Kirijo

  18. Limerick – Luimneach - Limeriko

  19. Tipperary – Tiobraid Árann - Tibradarano

  20. Clare – Clár - Klaro

  21. Galway – Gaillimh - Galivo

  22. Mayo – Maigh Eo - Maigo

  23. Roscommon – Ros Comáin - Roscomano

  24. Sligo – Sligeach - Ŝligaĥo

  25. Leitrim – Liatroim - Litrimo

  26. Donegal – Dún na nGall - Dunagalo



Ireland Numbered.png



Lagoj de Killarney (Kilarnejo), vido de Ladies View en Graflando Kerry



Loĝantaro |



Demografia evoluo |


Laŭ la censo farita en 2006, 4 234 925 homoj loĝas en la Respubliko de Irlando, inter ili 98,5 % irlandanoj. Tio estas 60 loĝantoj/km², relative maldense loĝata lando en okcidenta Eŭropo. Tamen, en 1841, la loĝantaro de la lando estis 8 178 000. La kialo de tiu loĝantara sobiĝo estas la granda terpoma malsato kiu okazis inter 1845 kaj 1847. Tiam pereis 1,5 milionoj da irlandanoj kaj en tiu situacio, multaj personoj amase elmigris al landoj kiel Usono, Francio kaj Svisio, kie vivo estis pli facila, kaj do la tuta loĝantaro eĉ pli malaltiĝis.
En 1847, en Bostono vivis 37 000 irlanddevenuloj.


Male, depost sia aliĝo al la Eŭropa Unio, Irlando pli bone fartas, kaj ankaŭ ties loĝantaro. Dum en la fruaj 1960-oj estis 2,9 milionoj da enloĝantoj, ĝi kreskis al pli ol 4 milionoj hodiaŭ. Kongruante kun eksplodo de la ekonomika stato de la lando, la enmigrado superis la elmigradon ekde 1990, multaj revenantaj irlanddevenuloj sed ankaŭ alilandanoj kiu transloĝiĝas tien por ĝui la favoran ekonomion. Dum ili preskaŭ neestis antaŭ la 1990-oj, foraj fremduloj kiel nord-afrikanoj aŭ ĉinoj nun regule enmigras en la landon. La naskokvanto estas nuntempe la plej granda de Eŭropo. Respubliko de Irlando ankaŭ estas tre juna lando, 23,8 % de la loĝantaro aĝas malpli ol 15.



Urboj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Listo de urboj de Irlando kaj Listo de urboj en Irlando.

La loĝantaro loĝas precipe en la kamparo. Sed la ĉefurbo Dublino arigas 40 % de la tuta loĝantaro kun 1 186 159 loĝantoj en la Graflando Dublino.




  • Dublino – Baile Átha Cliath : 505 739 (1 186 159 en la aglomeraĵo)


  • Korko – Corcaigh : 119 143 (274 000)


  • Galivo – Gaillimh : 71 983


  • Limeriko – Luimneach : 52 560



Lingvoj |


La du oficialaj lingvoj de la Respubliko estas la Irlanda lingvo (kelta lingvaro) kaj la Angla lingvo (Ĝermana lingvaro). Depost 2003, ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj strataj paneloj devas esti dulingvaj. Hodiaŭ, la angla estas vaste parolata en la tuta insulo kaj preskaŭ ĉiuj irlandanoj scipovas ĝin. Laŭ la censo de 2001, 1,6 milionoj scipovas la irlandan kaj 71 000 parolas ĝin ĉiutage. La lingvo estas aŭdebla precipe en kelkaj regionoj (t.n. gaeltacht) en la okcidenta kaj okcident-norda parto de la lando. Kvankam la irlanda estas devige lernenda en la lernejoj, multaj lernantoj havas malfacilaĵon lerni ĝin kaj eĉ pli bone parolas la francan, kiun ili lernas samtempe, ol la irlandan! Multaj personoj cetere kulpigas la instruan metodon de la lingvo. Dum la ĵusaj jaroj, okazas reinteresiĝo de la irlandanoj pri ilia historie propra lingvo kaj fariĝas laŭmoda kaj ŝika paroli ĝin. Cetere, ankaŭ ekzistas irlanda gestlingvo.



Ekonomio |




  • MEP: totala en 2005 – 164 mlrd US$; pokapa – 40.710 US$.


  • Eksporto: komputiloj kaj programaro, kemiaĵoj, bovaĵo, laktaĵo, viskio.


  • Organizoj: EU, UNO (1955)


Kvankam Irlando iam estis malriĉa lando, ekonomiaj reformoj en la 1980-aj jaroj prosperigis ĝin tiel, ke en 2005 ĝi estis inter la plej riĉaj landoj de la mondo. Tamen la financa krizo de 2008 severe frapis la landon kaj kreskigis la senlaborecon de 8 % en 2008 al 12,5 % en oktobro 2009. Al tio ĉi kontribuis ankaŭ la kreskantaj salajroj. Ekzistas garantiita minimuma salajro de 1.183 eŭroj monate.



Politiko |


  • Parlamento de Irlando

Irlando estas respubliko kun parlamenta sistemo de reĝistaro. La parlamento (Oireachtas) enhavas du ĉambrojn - Dáil Eireann (rekte elektita fare de la popolo) kaj Seanad Eireann (elektita fare de aliaj politikistoj). La Dáil havas 158 membrojn kaj la mandato de la parlamento daŭras kvin jaroj ĝis nova voĉdonado. La ministroj devas esti membroj de la parlamento. La nuna reĝistestro estas Leo Varadkar.


La ŝtatestro estas la prezidento kies mandato daŭras sep jaroj kaj rajtas esti elektita nur du fojoj. La nuna prezidento estas Michael D Higgins, elektita en 2011.



Kulturo |


  • Kuraĥo


Famaj irlandanoj |


  • Vidu Kategorio:Irlandanoj


Vidu ankaŭ |



  • Shamrock

  • Nacia himno de Irlando



Eksteraj ligiloj |



  • Informoj pri Irlando en la vikio de UEA esperante

  • http://www.nationmaster.com/graph-T/eco_chi_pov

  • http://www.finfacts.com/Private/bestprice/irishconsumerprices.pdf

  • Iralando ĉe CIA

  • Konstitucio (el Retarkivo 2006)






  • Irlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Irlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Irlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Irlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)