Kaŝubio




Kaŝubio estas regiono en Pollando, kie vivas anoj de kaŝuba minoritato. Temas pri geografia nocio sen politika aŭ administra signifo. Kaŝubio situas en Pomerio okcidente de la urboj Gdansko kaj Gdynia. La kaŝuban pejzaĝon karakterizas post-plejstocenaj montetoj, lagoj kaj la proksima Balta Maro.




La folklora ensemblo en la kaŝubaj popolaj kostumoj en la Etnografia Muzeo en Wdzydze Kiszewske




Kaŝubio de Bernard Sychta, lokaj dialektoj




Kaŝubio de Jan Mordawski



Lokoj en Kaŝubio |



  • Bëtowò: Bytów

  • Gduńsk: Gdansko

  • Gdiniô: Gdynia / Gdinio

  • Hél: Hel

  • Jastarniô: Jastarnia

  • Kartuzë: Kartuzy / Kartuzio

  • Lãbórg aŭ Lãbórch: Lębork / Lenborko

  • Pùck: Puck / Pucko

  • Wiôlgô Wies: Wielka Wieś



Günter Grass |


Nobelpremiito pri literaturo Günter Grass, kies patrino estis kaŝubino kaj onklo estis pola esperantisto naskita en Malborko kaj poste loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Dancigo kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon.


Grass pritraktis la regionon en sia verko La lada tambureto (Die Blechtrommel). En tiu romano la pola onklo ricevas la pseŭdonomon Jan Bronski, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. Filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) vivas nun en Malbork / Malborko, li estas pensiulo, sed li antaŭe estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis nun li estas ano de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Grass kelkfoje vizitis sian kuzon Arkadion en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon La lada tambureto.



Vidu ankaŭ |



  • Hel (duoninsulo)

  • Kaŝuboj

  • Kaŝuba lingvo




  • Kategorio Kaŝubio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Vikipedio en la kaŝuba lingvo (Reta enciklopedio)







  • Kategorio Kaŝubio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)