Pireneoj
| Pireneoj | ||
|---|---|---|
Centraj Pireneoj | ||
La plej alta punkto | Aneto (3 404 m) | |
Longeco | 430 km | |
Areo | 19 000 km² | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 38′ N, 0° 39′ O42.6322222222220.65777777777777Koordinatoj: 42° 38′ N, 0° 39′ O | |
Mineraloj | granito, gnejso, kalkoŝtono | |
Mapo de Pireneoj
Blanka lago de Néouvielle
Pireneoj (france: Pyrénées, okcitane : Pirenèus, katalune: Pirineus, hispane: Pireneos), estas montara sistemo inter Francio norde, kaj Hispanio sude (kaj iuloke, inter tiuj du kaj Andoro, kies areo tute konsistas el pirenea montaro).
Pireneoj etendiĝas de Atlantiko ĝis Mediteraneo pli ol 430 km, kiel natura limo inter Francio kaj Hispanio.
Plej altaj pintoj: Aneto: 3404 m en Hispanio, Vignemale: 3298 m en Francio.
Je la franca flanko de la montaro situas samnoma Nacia Parko.
La montaro ekestis pro kolizio inter Iberio kaj la Eŭropa kontinento dum la alpina orogenezo (montariĝo), ekde antaŭ ĉirkaŭ 50 milionoj da jaroj ĝis hodiaŭ.
Ambaŭflanke de Pireneoj ekzistas naciaj parkoj, inter kiuj la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido kaj la Nacia parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici.

Montarmasivo Posets

Centraj Pireneoj

Pireneoj

Pireneoj, orienta parto
Vidu ankaŭ |
- Iberio
- Aragono
- Navaro
- Eŭskio
Katalunio.
| ||||