Sendilo Bisammonto






Mezonda sendostacio Bisammonto


Sendilo Bisammonto estis sendostacio por mezondo sur la Bisammonto je la landlimo inter Vieno kaj Malsupra Aŭstrio. Ĝi situis sur alteco de 308 m super la maro.
La 1-a sendostacio estis konstruita 1933, sed je la fino de la Dua Mondmilito, retirintaj germanaj trupoj detruis ĝin.
La 2-a sendostacio estis novkonstruita 1959 kaj funkciis ĝis 1995. Inter 1997 kaj 2008 estis la sendostacio ankoraŭ, sed nur parte uzita de diversaj programoj, inter ili de Radio Austria Internacia, ankaŭ por la Esperanto-programo. La nomo de la radio-stacio estis "Radio 1476", kiu samtempe estis la frekvenco 1476 kHz.
La nordsendomasto kun sia alteco de 265 m, estis la plej alta konstruaĵo de Austrio kaj urbo Vieno. La sudsendomasto estis 120 m alta, tio validis ĝis la 24-an de februaro, kiam oni per eksplodigo forigis la 2 sendomastojn. La sendostacio sen sendomastoj restas kiel muzeo.





  • Sendilo Bisammonto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Sendilo Bisammonto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)