Bucaramanga
Vasta panoramo de Bucaramanga
Alia vasta panoramo de Bucaramanga
Bucaramanga aŭ esperante Bukaramango estas metropolo kaj universitata urbo en Kolombio, kie oni konas la urbon kiel "Urbo de parkoj" pro ties 60 urbaj parkoj. La urbo estas departamenta ĉefurbo de Santandero (Kolombio).
Flago de Bucaramanga
Blazono de Bucaramanga
Mapo pri situo de Bucaramanga
Panoramo en Bucaramanga
Vido en Bucaramanga
Centro de Bucaramanga
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Klimato
5 Vidindaĵoj
6 Trafiko
7 Ĝemelurboj
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 509.918 (en 2005)
Supermara alteco: 959 m
Areo: 165 km²
Telefonkodo:
Poŝtkodo:
Horzono: UTC - 5
07°08′N 73°08′U / 7.133°N, 73.133°U / 7.133; -73.133 (Bucaramanga)Koordinatoj: 07°08′N 73°08′U / 7.133°N, 73.133°U / 7.133; -73.133 (Bucaramanga)
Geografio |
Bucaramanga situas sur altebenaĵo en montaro Andoj, en nordorienta parto de la lando. Bogoto troviĝas je 384 km-oj.
Historio |
Bucaramanga fondiĝis en 1622. En la 1870-aj jaroj precipe germanoj alvenis, kiuj komercadis. En 1886 la urbo iĝis departementa ĉefurbo. Pro interna militado la urbo detruiĝis en 1900.
Klimato |
Bucaramanga havus tropikan klimaton, sed la alteco baras ĝin. La averaĝa temperaturo estas konstante 25 °C. Jare pluvas po 1245 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj |
- 60 parkoj
katedralo omaĝe al Sankta Familio
- 5 teatroj
- biblioteko
muzeoj pri historio kaj modernaj artoj
Trafiko |
Bucaramanga havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Ĝemelurboj |
Santa Marta, Kolombio