Fenica lingvo












































Fenica lingvo

đ€ƒđ€đ€“đ€‰đ€Œ đ€Šđ€đ€đ€đ€‰đ€Œ

Skribo

fenica alfabeto

Morto
Kontinuis kiel la punika lingvo ĝis la 5a aƭ 7a jarcento k.e.

Lingvistika klasifiko

Afrikazia

Semida lingvaro

Nordokcidenta semida lingvaro

Kanaana lingvaro
Fenica lingvo




Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-2
phn
  ISO 639-3
phn
  Glottolog
phoe1239

Angla nomo
Phoenician

Franca nomo
phénicien







v  d  r


Information icon.svg



La fenica lingvo (đ€ƒđ€đ€“đ€‰đ€Œ đ€Šđ€đ€đ€đ€‰đ€Œ dabarÄ«m KanaÊżanÄ«m) estis parolata en lando nomiĝita PĆ«t, tio estas Libano, norda Israelo kaj Sirio modernaj. Ĝi estis parto de la kanaana subgrupo de la nordokcidenta semida lingvaro; aliaj anoj de tiu subgrupo inkludis la amonan kaj hebrean.[1][2] Fenicaj koloniantoj transportis sian lingvon ĝis Kartago (en Tunizio moderna) kaj suda Hispanio. En okcidenta Azio, la fenican anstataĆ­is la aramea lingvo. En norda Afriko la fenica travivis dum pli longa tempo forme de la punika lingvo, kiu post la falo de Kartago influiĝis de la najboraj berberaj lingvoj; eble oni parolis ĝin ankoraĆ­ en la 7-a jarcento, kiam la araba lingvo entendiĝis en norda Afriko per la KalifƝtato.


Kombinita kun la punika, la fenica estas konata ĉefe per ĉirkaƭ 10 000 postvivintaj surskriboj,[3] suplementitaj de glosoj fojfoje verkitaj en aliaj lingvoj. Aldone al iliaj multaj surskriboj, oni kredas ke la fenicoj lasis multajn aliajn skribitajn verkojn, sed la plimulto pereis, ĉar ili estis skribitaj sur papiruso aƭ pergameno kaj putriĝis en la malsekaj aero kaj tero de iliaj urboj.[4]


Romiaj verkistoj, ekzemple Salustio, aludis al libroj verkitaj en la punika, sed neniuj restas hodiaĆ­ krom kelkfoje per traduko (ekz. la manlibro pri agrikulturo de Magono de Kartago) aĆ­ en elĉerpetoj (ekz. la teatraÄ”oj de PlaĆ­to). En 1694 malkovriĝis dulingva surskribo en la antikva greka kaj punika, kio povigis la francan klerulon Jean-Jacques BarthĂ©lemy malĉifri kaj rekonstrui la fenican alfabeton en 1758.[5] Eĉ en 1837 kleruloj konis nur 70 fenicajn surskribojn. Tiuj kolektiĝis en la Scripturae linguaeque Phoeniciae monumenta de Wilhelm Gesenius, kiu tiam konsistigis ĉion, kion kleruloj sciis pri la fenica lingvo.[6]


Post kiam komerca traktato inter la fenicoj kaj etruskoj malkovriĝis en 1964, oni malĉifris pli el la etruska per komparo al la pli profunde komprenata fenica.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Vortprovizo kaj vortfarado


  • 3 Bibliografio


  • 4 Referencoj





Historio |


La fenicoj estis la unua Ɲtat-nivela socio, kiu vaste uzis kaj disvastigis la semidan alfabeton. La fenica alfabeto estas la plej malnova konfirmita konsonanta alfabeto, aƭ abĝado.[7] Iĝis norme referenci la skribon kiel "prakanaanan" ĝis la meza 11-a jarcento a.k.e., kiam ĝi unue atestiĝas sur bronzaj sagopintoj, kaj kiel "fenican" nur post 1050 a.k.e.[8] La fenica alfabeto estas vaste opiniata kiel almenaƭ parta praulo de preskaƭ ĉiuj modernaj alfabetoj, precipe se oni akceptas la hipotezon, ke la brahmia skribo deriviĝis de la aramea alfabeto.




Distribuo de la fenica lingvo, montrita per flava konturo.




La plej gravaj fenicaj komerc-vojoj kaj urboj en la Mediteranea baseno.


El tradicia lingvoscienca vidpunkto, la fenica estis variaÄ”o de la kanaana lingvaro.[1][2] Tamen, pro la tre etaj lingvaj malsamaÄ”oj, kaj la nesufiĉaj registroj de la tempo, estas malklare ĉu la fenica formis apartan kaj unuiĝintan dialekton aĆ­ simple estis supraÄ”e difinita parto de pli vasta lingva kontinuumo. Per sia mara komerco, la fenicoj disvastigis la uzon de la alfabeto al Norda Afriko kaj EĆ­ropo, kie ĝin adoptis la grekoj. Pli poste, la etruskoj adoptis modifitan version por sia propra uzado, kiun, siavice, modifis kaj adoptis la romianoj kiel latinan alfabeton, sur kiu ankaĆ­ la Esperanta alfabeto baziĝis.[9]


Kartaga koloniado disvastigis la fenican al la okcidenta mediteraneo, kie la distingebla punika lingvo evoluis. Ankaƭ la punika formortis, kvankam ĝi vivis pli longe ol la originala fenica, eble ĝis la 5-a aƭ eĉ la 7-a jarcento k.e..



Vortprovizo kaj vortfarado |


Substantivoj estis plejparte formataj per kombino de konsonantaj radikoj kaj vokalaj skemoj, sed ili povis ankaĆ­ esti formataj per la prefiksoj (/m-/, kiu esprimis agojn aĆ­ iliajn rezultojn; malofte /t-/) kaj la sufikso /-Ć«n/. Abstraktoj povis esti formataj per la sufikso -t (verƝajne /-Ä«t/, /-Ć«t/).[10] Adjektivoj povis esti formataj per la familiara semida nisba sufikso /-Ä«j/ y (e.g. áčŁdny "cidona").


Kiel la gramatiko, la vortprovizo estis tre proksima al la biblia hebrea, kvankam iuj specialaÄ”oj estas atentindaj. Ekzemple, la kopula verbo "esti" estis kn (kiel en la araba, kontraĆ­a al la hebrea kaj aramea hyh) kaj la verbo fari estis pÊżl (kiel en la aramea pÊżl kaj araba fÊżl, kontraĆ­a al la hebrea ÊżĆ›h).
















Norma fenica lingvo
Sarkofaga surskribo de Tabnit de Cidono, 5-a jarcento a.k.e.[11][12]
Teksto
Transliterumo
đ€€đ€đ€Š đ€•đ€đ€đ€• đ€Šđ€„đ€ đ€đ€”đ€•đ€“đ€• đ€Œđ€‹đ€Š đ€‘đ€ƒđ€đ€Œ đ€đ€
đ€€đ€”đ€Œđ€đ€đ€†đ€“ đ€Šđ€‡đ€ đ€đ€”đ€•đ€“đ€• đ€Œđ€‹đ€Š đ€‘đ€ƒđ€đ€Œ 𐀔𐀊𐀁 đ€đ€€đ€“đ€ 𐀆
đ€Œđ€‰ 𐀀𐀕 𐀊𐀋 đ€€đ€ƒđ€Œ 𐀀𐀔 𐀕𐀐𐀒 𐀀𐀉𐀕 đ€‡đ€€đ€“đ€ 𐀆
𐀀𐀋 𐀀𐀋 𐀕𐀐𐀕𐀇 đ€đ€‹đ€•đ€‰ 𐀅𐀀𐀋 đ€•đ€“đ€‚đ€†đ€
𐀊 𐀀𐀉 đ€€đ€“đ€‹đ€ 𐀊𐀎𐀐 𐀀𐀊 𐀀𐀓 đ€‹đ€ 𐀇𐀓𐀑 𐀅𐀊𐀋 đ€Œđ€đ€Œ đ€Œđ€”đ€ƒ
𐀁𐀋𐀕 đ€€đ€đ€Š 𐀔𐀊𐀁 đ€đ€€đ€“đ€ 𐀆
𐀀𐀋 𐀀𐀋 𐀕𐀐𐀕𐀇 đ€đ€‹đ€•đ€‰ 𐀅𐀀𐀋 đ€•đ€“đ€‚đ€†đ€
𐀊 đ€•đ€đ€đ€• đ€đ€”đ€•đ€“đ€• đ€„đ€ƒđ€đ€“ 𐀄𐀀
đ€…đ€€đ€Œ 𐀐𐀕𐀇 𐀕𐀐𐀕𐀇 đ€đ€‹đ€•đ€‰ 𐀅𐀓𐀂𐀆 đ€•đ€“đ€‚đ€†đ€
𐀀𐀋 đ€‰đ€Šđ€ 𐀋𐀊 đ€†đ€“đ€ đ€đ€‡đ€‰đ€Œ 𐀕𐀇𐀕 đ€”đ€Œđ€”
đ€…đ€Œđ€”đ€Šđ€ 𐀀𐀕 đ€“đ€đ€€đ€Œ
ÊŸnk tbnt khn ÊżĆĄtrt mlk áčŁdnm bn
ÊŸĆĄmnÊżzr khn ÊżĆĄtrt mlk áčŁdnm ĆĄkb bÊŸrn z
my ÊŸt kl ÊŸdm ÊŸĆĄ tpq ÊŸyt hÊŸrn z
ÊŸl ÊŸl tptáž„ Êżlty wÊŸl trgzn
k ÊŸy ÊŸrln ksp ÊŸy ÊŸr ln áž„ráčŁ wkl mnm mĆĄd
blt ÊŸnk ĆĄkb bÊŸrn z
ÊŸl ÊŸl tptáž„ Êżlty wÊŸl trgzn
k tÊżbt ÊżĆĄtrt hdbr hÊŸ
wÊŸm ptáž„ tptáž„ Êżlty wrgz trgzn
ÊŸl ykn lk zrÊż báž„ym táž„t ĆĄmĆĄ
wmĆĄkb ÊŸt rpÊŸm
Traduko

Mi, Tabnit, sacerdoto de IƝtar, reĝo de Cidono, filo

de EƝmunazar, sacerdoto de IƝtar, reĝo de Cidono, kuƝas en ĉi tiu sarkofago.

Kiu ajn vi estas, ĉiu, kiu povas trovi tiun ĉi sarkofagon,

ne, ne malfermu ĝin kaj ne maltrankviligu min,

ĉar neniu arĝento kolektiĝis kun mi, neniu oro kolektiĝis kun mi, nek io ajn valora,

nur mi kuƝas en ĉi tiu sarkofago.

Ne, ne malfermu ĝin kaj ne maltrankviligu min,

ĉar tio estas abomenindaÄ”o al IƝtar.

Kaj se vi ja malfermos ĝin kaj ja maltrankviligos min,

vi ne havu iun ajn semon inter la vivantoj sub la suno,

nek ripozejon kun la Refaidoj.



















Malfrua punika lingvo
1-a jarcento a.k.e.[13]
Teksto
Rekonstruo (fare de Igor Diakonov)[13]
ΛΑΔΟ΄Ν Λ΄ΒΑΛ ΑΜΟ΄Ν
Ο΄ Î›Î„ÎĄÎ„Î’Î‘Î˜Î©Î ΘΙΝΙΘ ΩΑΝΕ ΒΑΛ
΄Σ ÎÎ‘Î”Î©ÎĄ ÎŁÎ©ÎŁÎ™Î Î‘Î€Î™ÎŸÎŁ Β΄Ν Î–ÎŸÎ Î„ÎĄÎŸÎŁ
ÎŁÎ‘ÎœÎ© ΚΟ΄ΛΩ ΒΑΥΑΧΩ
lÊŸdn lbÊżl áž„mn
wlrbtn tnt pn bÊżl
ÊŸĆĄ ndr S. bn Z.
ĆĄmÊŸ klÊŸ brkÊŸ
Traduko

Al la sinjoro Baal Ammono

kaj al nia mastrino Tanit, la vizaĝo de Baal,

[tiu] kiu konsekris Sosipation, filon de Zopiro.

Li aƭdis lian voĉon kaj benis lin.




Bibliografio |



  • Lehmann, Reinhard G. (2013). “Wilhelm Gesenius and the Rise of Phoenician Philology”, Beihefte zur Zeitschrift fĂŒr die alttestamentliche Wissenschaft 427, p. 209–266. 


Referencoj |




  1. 1,01,1Glenn Markoe.Phoenicians. p108. University of California Press 2000

  2. 2,02,1Zellig Sabbettai Harris. A grammar of the Phoenician language. p6. 1990


  3. Lehmann 2013, p. 209.


  4. LipiƄski, Edward (1995), p.1321-1322


  5. Lehmann 2013.


  6. Lehmann 2013, p. 240.


  7. FISCHER, Steven Roger. (2004) A history of writing, p. 90.


  8. Markoe, Glenn E., Phoenicians. University of California Press. ISBN 0-520-22613-5 (2000) p. 111.


  9. Edward Clodd, Story of the Alphabet (Kessinger) 2003:192ff


  10. ЛяĐČĐŽĐ°ĐœŃĐșĐžĐč, А.К. 2009. Đ€ĐžĐœĐžĐșĐžĐčсĐșĐžĐč ŃĐ·Ń‹Đș. ĐŻĐ·Ń‹ĐșĐž ĐŒĐžŃ€Đ°: ŃĐ”ĐŒĐžŃ‚ŃĐșОД ŃĐ·Ń‹ĐșĐž. АĐșĐșаЎсĐșĐžĐč ŃĐ·Ń‹Đș. ĐĄĐ”ĐČĐ”Ń€ĐŸĐ·Đ°ĐżĐ°Đ·ĐœĐŸŃĐ”ĐŒĐžŃ‚ŃĐșОД ŃĐ·Ń‹ĐșĐž. рДЎ. Đ‘Đ”Đ»ĐŸĐČа, А.Г. Đž Юр. P.293


  11. Booth, Scott W.. Using corpus linguistics to address some questiongs of Phoenician grammar and syntax found in the Kulamuwa inscription, p. 196 (2007). Arkivita el la originalo je 12-a de aĆ­gusto 2011.


  12. Alfabeto fenicio. Proel (Promotora Española de LingĂŒĂ­stica). Alirita 5-a de julio 2011.

  13. 13,013,1ДЬЯКОНОВ, И. М. (1967) ĐŻĐ·Ń‹ĐșĐž ЎрДĐČĐœĐ”Đč ĐŸĐ”Ń€Đ”ĐŽĐœĐ”Đč АзОО.








Popular posts from this blog

Aikido

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error

SMOTE: ValueError: Expected n_neighbors <= n_samples, but n_samples = 1, n_neighbors = 6