Grianán Ailigh






ekstera aspekto de Grianán Ailigh




interna aspekto de Grianán Ailigh


Grianán AilighGrianán de Aileach estas la nomo de restaŭrita ŝtonfortreso en la graflando Dún na nGall en la nordokcidento de la Respubliko Irlando, ĉirkaŭ 10 km okcidente de la nordirlanda urbo Doire (Londondery). La Grianán de Aileach estis historia centro de kulturo kaj politiko en la tempo de la fruirlandaj regnantoj (800 a. K. ĝis 1.200 p.K.). La ringfortreso sur la burgo Grianán (Greenan) estis la sidejo de la reĝoj de Aileach. La reĝlando de Ulaidh kaj Airgíalla estis subreĝlandoj sub la regnado de Aileach.


Grianán de Aileach estas ringfortreso, kiu estis konstruita anstataŭ malnova montetfortreso.


La Grianán estis en la 5a jarcento loĝloko de Uí Néill kaj poste posedo de la klano de O’Donnells. Ĝis la 12a jarcento (ĉ. 1177) la reĝlando Aileach perdis grandan parton de la areoj al la Normanoj kaj la ŝtonfortreso perdis sian signifon. Sub Muirchertach Ua Briain (reĝo de Mhumhain) la fortreso estis detruita. La fortreso gardas la duoninsulon Inis Eoghain (Inishowen) al la nordo. Hodiaŭ oni povas viziti la ĉefajn remparojn, kiuj havas diametron de 23 m. Kelkaj aliaj portoj de la fortreso estis detruitaj, ili estis parte restaŭritaj dum la 19a jarcento (ĉ. 1870).



Eksteraj ligiloj |



  • informoj en la graflanda retejo (angle)

  • priskribo (angle) kaj bildo



55.016666666667-7.4333333333333








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)