Komunumaroj en Francio




Komunumaroj en Francio estas termino priskribanta la grupigon respektive regrupigon de administraj komunumoj de la lando en leĝa strukturo kiu permesas komune plenumi iujn taskojn delegite donitaj al ili fare de la membraj komunumoj. Do temas pri speco de komunumaro. La strukturoj administratas fare de reprezentantoj sentitaj el la koncernaj komunumoj.


La 1-an de januaro 2014, ekzistis 2 145 "publikaj establaĵoj de kunlaboro interkomunuma" (france établissements publics de coopération intercommunale) de propra impostado[1]. Ili regrupigas 99,8 procentaĵojn de la administraj komunumoj de la lando, nome:



  • 1 "metropolo": Nico, aŭ plennome Métropole Nice Côte d'Azur

  • 15 "urbaj komunumoj" (communautés urbaines): Alençon, Arras, Bordeaux, métropole océane Brest, Cherbourg, Dunkerque, Le Creusot-Montceau, Le Mans Métropole, Lille Métropole, Lyon, Marseille Provence Métropole, Metz, Grand Nancy, Nantes, Strasbourg kaj Grand Toulouse

  • 222 "aglomeraj komunumoj" (communautés d'agglomération) (inter multaj aliaj ekzemple la Aglomeraĵo de komunumoj de Annemasse - Les Voirons)


  • 1 903 "unuiĝoj de komunumoj" (communautés de communes)

  • 4 "novaj ariĝoj de aglomeriĝo" (syndicats d'agglomération nouvelle)



Referencoj |





  1. listo kaj konsisto de la interkomumunoj en Francio laŭ stato de 2014, en la retejo collectivites-locales.gouv.fr france











Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)