Oceana klimato
Teraj klimatozonoj (iom simpligite laŭ la Klimata klasifiko de la geografo kaj esperantisto Köppen):
Tropike pluvarbara klimato
Tropike savana klimato
Stepa klimato
Dezerta klimato
Mediteranea klimato
Humide modera klimato
Musona klimato
Humide kontinenta klimato
Transsiberia klimato
Somere seka malvarma klimato
Tundra klimato
Glacia klimato
La oceana klimato aŭ mara klimato precipe diferenciĝas de la klimato de proksimaj kontinentaj areoj en tio, ke la oceana akvo funkcias kiel "bufro" de temperaturoj. Pro tio ke la akva temperaturo pro la granda specifa varmokapacito ŝanĝiĝas malpli rapide ol la grundo kaj la aero de la proksimaj kontinentaj areoj, la grunda teritorio proksime de la marbordo en varmaj sezonoj estas malvarmigata fare de la aero super la oceana surfaco, kaj en malvarmaj sezonoj estas varmigata fare de ĝi. Krome la alta kvanto de akva vaporo en la aero super la oceana surfaco bremsas la sunradiadon, kiu multe pli facile atingas la kontinentan tersurfacon. Tial kompare al la kontinenta klimato estas signife malpli fortaj temperaturaj diferencoj kaj inter tago kaj nokto kaj inter somero kaj vintro.
Fontoj |
- Petra Demmler: Das Meer - Wasser, Eis und Klima (germane: "la maro - akvo, glacio kaj klimato", eldonejo Eugen Ulmer, 2011. - ISBN 3-80015-864-7 ĉapitro: 'Meer und Atmosphäre ("maro kaj atmosfero"
Vidu ankaŭ |
- Klimata klasifiko de Köppen
- Kontinenta klimato
- Kontinenta-mediteranea klimato