Oktano




Oktano estas alifata (ĉenforma) hidrokarbono el la alkanoj.

Ĝi konsistas el 8 karbon-atomoj (C) kaj 18 hidrogen-atomoj (H).


empiria formulo : C8H18
izomeroj :eblas 17 diversaj strukturoj
konstituticia formulo : CH3-(CH2)6-CH3
struktura formulo n-oktan :


    H   H   H   H   H   H   H   H

| | | | | | | |

H - C - C - C - C - C - C - C - C - H

| | | | | | | |

H H H H H H H H

Oktano estas klara, senkolora fluidaĵo kun bolpunkto de 126°C. Ĝi havas malpli grandan densecon (0,70 g/cm3) ol akvo. Ĝi estas facile flamebla (flampunkto 13°C) kaj formas, kun aero, eksplodeman miksaĵon. Ĝi troviĝas kiel parto de benzino kaj similaj energiaĵoj. Miksaĵo de oktanizomeroj (2,5-dimetilheksano, "Izooktano") kun n-heptano servas kiel mezuro por la motorfrapado de la bruligaĵoj: la oktannombro 97% signifas, la energiaĵo havas la saman motorfrapadon kiel la miksaĵo kun 97% izooktano kaj 3% n-heptano.




La unuaj alkanoj: metano, etano, propano, butano, pentano, heksano, heptano, oktano, nonano, dekano












Popular posts from this blog

Aikido

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error

SMOTE: ValueError: Expected n_neighbors <= n_samples, but n_samples = 1, n_neighbors = 6