Wolin








































































































Wolin

Blazono


Blazono

Wolin (Pollando)

DMS

Red pog.svg




Mapo

Mapo


Genitivo de la nomo
Wolina

Provinco

Okcidenta Pomerio

Distrikto

Distrikto Kamieński

Komunumo

Komunumo Wolin

Speco de komunumo
Urbo-kampa

Urborajtoj

1278 (lubeckie)

Koordinatoj

53° 40′ N, 14° 37′ O53.66666666666714.616666666667Koordinatoj: 53° 40′ N, 14° 37′ O

Areo
14,41 km²

Loĝantaro
4888 (en 2004)

Loĝdenso
339,2 loĝ./km²

Poŝtkodo
72-510

Telefona antaŭkodo
91

Aŭtokodo
ZKA

TERYT
4324307064

Estro
Eugeniusz Jasiewicz

Titolo de estro
Urbestro

Adreso de estraro
ul. Zamkowa 23

Poŝtkodo de estraro
72-510

Telefono de estraro
91 326-13-22

Fakso de estraro
91 326-13-33

Poŝto de estraro
urzad@wolin.pl

Ĝemelaj urboj

(Francio) Venansault
(Svedio) Staffanstorps
(Germanio) Usedom


Komunuma retejo

http://www.wolin.pl







v  d  r


Information icon.svg



Wolin estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Wolin en distrikto Kamieński. Ĉiujare okazas ĉi tie festivalo de slavoj kaj vikingoj (vidu la suban foton).




La mapo de insulo Wolin kun la indikita urbo Wolin




La Festivalo de Slavoj kaj Vikingoj en urbo Wolin




Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a




Limoj de Pollando dum regado de pola reĝo Boleslao la 1-a, nomata "la Brava"




Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa




La mapo de la Duklando Pomerio




La urbodomo en Wolin




La memortabulo en Wolin de Johannes Bugenhagen kiu informas pri la naskiĝloko





Johannes Bugenhagen (Johano Bugenhageno) (1485-1558) (* Wolin, en la 20-a de junio 1485 - Wittenberg, en la 20-a de aprilo 1558)




La monumento de Johannes Bugenhagen en Wittenberg





Harald la 1-a (Danio) (Harald la 1-a Bludenta) - reĝo de Danio kaj Norvegio kiu naskiĝis en Wolin





Kolegiata preĝejo de Sankta Nikolao en Wolin




La defendmuroj en Wolin




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Filoj de la urbo Wolin


  • 3 Bibliografio


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


La komenco de la frumezepoka Wolina estis la setlejo ĉe la rivero Dziwna. Danke al la tre favora situo kaj komerco la setlejo tre rapide disvolviĝis. Dum tiu frua Mezepoko estis tie la centro de kulto al la dio de slavoj Świętowit. Najbre de la setlejo ekestis la antaŭkristanaj tombokampoj: la Monto de Pendigitoj kaj Młynówka. Komence la urbo-ŝtato havis la sendependan politikon kaj batalis kontraŭ la ŝtato de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a. Post la venko de de pola princo la tuta Okcidenta Pomerio kun Wolin eniris la polan teritorion (vidu la apudan mapon). De la komenco de la 11a jc kaj ĝis la mezo de la 17a jc la urbo Wolin apartenis al la Duklando Pomerio, kie regis la slavaj princoj Grifoj (vidu la apudan mapon). Post la jaro 1630 Wolin estis sub la sveda regado kaj tio daŭris ĝis la jaro 1720, poste ekregis tie Prusio. Dum la jaroj 1975–1998 la urbo Wolin administracie estis en Vojevodio Szczecin nun de la jaro 1999 en la Provinco Okcidenta Pomerio.



Filoj de la urbo Wolin |



  • Johannes Bugenhagen (Johano Bugenhageno) (1485-1558) (* Wolin, en la 20-a de junio 1485 - Wittenberg, en la 20-a de aprilo 1558) estis germana humanisto, luterana teologo, reformisto kaj edukisto.

Li enkondukis la protestantan reformon en la Duklando Pomerio kaj Danio en la 16-a jarcento. Inter liaj plej grandaj realigoj kuŝas la organizado de la luterana preĝejaro en la nordo de Germanio kaj Skandinavio, kaj ofte nomatas la dua Nordia Apostolo. Li estis pastoro en la Preĝejo de Sankta Maria, en Wittenberg. Marteno Lutero kromnomis lin "doktoro pomerio"[1]. Li estas memorigita en la kalendaro de la sanktuloj de la luterana eklezio de la sinodo de Misurio en la 20-a de aprilo.
Biografio de Johannes Bugenhagen:
Inter 1502 kaj 1504 li studis en la Universitato de Greifswald. En 1504, li translokiĝis al Treptow an der Rega kie li fariĝis rektoro de la loka lernejo. Kvankam li ne studis teologion, li ordiniĝis pastoro en 1509, kaj servis kiel vikario en la kanonikara kolegio de tiu urbo. En 1517, la abato Johann Boldewan (1485-1529)[2] vokis Bugenhagen por prediki en sia Abatejo en Belbuck, kie li estis indikita kiel biblia komentisto. Boldewan kaj Bugenhagen fariĝis tie la centro de la humanista cirklo. La duko Boguslao la 10-a (1454-1523)[3] el Pomeranio ordonis al Bugenhagen ke li verku latinan historion pri Pomerio, kaj 1518 fariĝis la komenca jaro de lia historia laboro.


En Wittenberg li helpis Luteron traduki la latinan biblion germanen, kaj malfermis disputon pri la reformoj de Ulrich Zwingli (1484-1531). Ĉirkaŭ de 1523, liaj privataj lecionoj estis fariĝintaj famaj, do, en la venonta jaro, li estas invitita profesori en la Leucorea, hodiaŭ konata kiel Marteno Lutero Universitato. En la 17-a de marto 1533 li promociiĝis kiel doktoro pri teologio de la universitato, kune kun Johannes Aepinus (1499-1553)[4] kaj Caspar Cruciger la malplijuna (1504-1548)[5]. La promocio estis direktita de Marteno Lutero, surbaze de la tezoj de Filipo Melanktono, financitia kaj vizitita de Frederiko la saĝa (1463-1525), kaj formale koncesiita de Justus Jonas, la maljuna (1493-1555).



  • Harald la 1-a (Danio) (Harald la 1-a Bludenta, (dane Harald Blåtand, Harald Bludenta), (n. proksimume 939 – m. proksimume 986) estis ekde la jaro 945 la dana reĝo kaj ekde 970 ankaŭ la norvega reĝo. En la jaro 960 li akceptis kristanismon kaj li igis sin bapti. Li disvastigis la teritorion de Danio. Estis nomita laŭ li teknologio Bluetooth.


La skanseno en Wolin dum la 15a Festivalo de Slavoj kaj Vikingoj


Festiwal Słowian i Wikingów panorama.jpg
La skanseno en Wolin dum la 15a Festivalo de Slavoj kaj Vikingoj



Bibliografio |



  • Danuta Jeżowska, Krzysztof Próchniewicz, Wolin – miasto i gmina (Wolin - urbo kaj komunumo), Wydawnictwo Oficyna In Plus, Łódź, 1996, ISBN 83-906309-0-7

  • Władysław Filipowiak: Wolin - największe miasto Słowiańszczyzny Zachodniej (Wolin - la plej granda urbo de Okcidenta Slavlando), en: Szkice z dziejów Pomorza (Skizoj pri historio de Pomerio), Książka i Wiedza, Warszawa 1958


  • Ważniejsze ośrodki wczesnośredniowiecznej Polski (Pli gravaj centroj de frumezepoka Pollando), en: Polska starożytna i średniowieczna (Pollando antikveca kaj mezepoka), PWWS, Warszawa 1961.



Eksteraj ligiloj |




  • Strona oficjalna miasta Oficiala urbo-paĝo


  • BIP Bulteno de Publika Informo




  • Doctor pomeranus.


  • Personensuche


  • Personensuche


  • Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo;
    neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Aepinus; $2



  • Personensuche








  • Popular posts from this blog

    Erzsébet Schaár

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)