Balatonkeresztúr
Balatonkeresztúr (balatonkerestUr) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj samtempe feriejo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Fonyód. La nomo signifas: Balatono-kruco-Sinjoro.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
Bazaj informoj |
Areo: 21 km²
Loĝantaro: 1880
Poŝtkodo: 8646
Telefonprefikso: 85
Situo |
La vilaĝo situas laŭ suda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Budapeŝto-Nagykanizsa, krome estas fervojo al Somogyszob. La loko kontaktiĝas kun Balatonmáriafürdő.
Historio |
Antaŭ la hungaroj vivis tie keltoj, romianoj kaj hunoj. La unua mencio devenis el 1316. Inter 1698-1945 la kampoj apartenis al familio Festetics. Ekde 1891 vinkulturado komenciĝis. En la 20-a jarcento apud la lago feriejo formiĝis. La komunumo apartenas al vinregiono de Balatonboglár.
Vidindaĵoj |
kastelo de Festetics [feŝtetiĉ]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1758