Barquisimeto
Barquisimeto [barkisimEto] estas metropolo kaj universitata urbo en Venezuelo, kie estas ĉefurbo de subŝtato Lara kaj oni konas la urbon kiel muzika ĉefurbo de Venezuelo.
Flago de Barquisimeto
Blazono de Barquisimeto
Mapo pri pli signifaj urboj de Venezuelo, Barquisimeto troviĝas en nordokcidenta landoparto
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Klimato
5 Vidindaĵoj
6 Trafiko
7 Ĝemelurboj
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 895.989 (en 2001)
Supermara alteco: 564 m
Areo: km²
Telefonkodo: 0251
Poŝtkodo: 3001, 3002
Horzono: UTC - 4:30 (ankaŭ somere)
10°04′28″N 69°19′45″U / 10.07444°N, 69.32917°U / 10.07444; -69.32917 (Barquisimeto)Koordinatoj: 10°04′28″N 69°19′45″U / 10.07444°N, 69.32917°U / 10.07444; -69.32917 (Barquisimeto)
Geografio |
Barquisimeto situas laŭ rivero sur altebenaĵo, en centra parto de la lando. Karakaso troviĝas je 363 km-oj.
Cabudare estas urbego kiu apartenas al urbaro de Barquisimeto.
Historio |
Barquisimeto fondiĝis en 1552, tiam nomata "Nueva Segovia de Barquisimeto". La laboristaro okupiĝas pri nutraĵa industrio, plastoj, teksaĵoj, papero, kaj aŭtoj.
Klimato |
Barquisimeto havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po 544 mm. La averaĝa temperaturo estas tage 30 ° C, dumnokte 19 ° C.
Vidindaĵoj |
obelisko 75 m-ojn alta de 1952 por 400-jariĝo- moderna katedralo de 1959
- impona kulturdomo de 1986
teatro Juárez
muzeoj pri historio kaj arĥeologio
Trafiko |
Barquisimeto havas flughavenon. Fervojo trafikas al la marbordo. En la urbo tramoj, trolebusoj, aŭtobusoj kaj aŭtobusetoj liveras la pasaĝerojn.
Ĝemelurboj |
Goiânia, Brazilo