Diana Ross











































Diana Ross

Diana Ross (1982).jpg
Personaj informoj

Naskonomo

Diana Ernestine Earle Ross

Naskiĝo

26-an de marto 1944 (1944-03-26) (75-jara)
en Detrojto

Ŝtataneco

Usono

Alma mater
Cass Technical High School

Profesio

kantisto, muzikproduktisto, komponisto, produktoro, aktoro

Oficiala retejo

http://www.dianaross.com/
Familianoj

Edz(in)o
Arne Næss, Jr., Berry Gordy

Infanoj
Tracee Ellis Ross, Evan Ross, Rhonda Ross Kendrick







v  d  r


Information icon.svg





Diana Ross (plej dekstre) ludante kun the Supremes kiel ĉefa kantistino.


Diana Ernestine Earle Ross (26a de marto 1944) estas usona kantistino, aktorino, diskoproduktorino kaj foja kantokomponistino. Naskiĝinta kaj kreskinta en Detrojto, ŝi famiĝis kiel fonda membro kaj ĉefa kantistino de la voĉa grupo The Supremes, kiu, dum la 1960-aj jaroj, iĝis la plej sukcesa el Motown kaj ĝis nun la plej sukcesa voĉa grupo el Usono same kiel unu el la plej diskovendantaj inaj grupoj de la mondo tiame.


Kiel parto de Supremes, Ross ĉefe rivalis kun la kariero de the Beatles en tutmonda populareco, kaj ŝia sukceso ebligis por estontaj afrikusonaj ritmenblusuloj kaj soululoj atingi gravajn sukcesojn. La grupo registris diskon kiu iĝis dekdufoje numero unu en Billboard Hot 100.




Enhavo






  • 1 Kariero


  • 2 Soloa diskaro


  • 3 Filmaro


  • 4 DVDoj koncerte


  • 5 Televido


  • 6 Teatro


  • 7 Membiografioj


  • 8 Referencoj


  • 9 Bibliografio





Kariero |


Post sia foriro el la Supremes en 1970, Ross produktis sian komencan soloan albumon, nome Diana Ross, kiu enhavis la sukcesaĵojn "Reach Out and Touch (Somebody's Hand)" kaj la sukcesaĵon #1 nome "Ain't No Mountain High Enough". Ŝi publikigis la albumon Touch Me in the Morning en 1973. Ties titoliga kanto "Touch Me in the Morning" atingis la #1, nome ŝia duan. Ĉirkaŭ 1975, la akustika trako Mahogany inkludis sian 3an numeron unu "Theme from Mahogany (Do You Know Where You're Going To)". Ŝia albumo de 1976 nome Diana Ross inkludis ŝian kvaran sukceson #1 nome "Love Hangover". En 1979, Ross publikigis sian unuan or-atestiligitan albumon nome The Boss. Ĉirkaŭ 1980 aperis ŝia albumo Diana kiu atingis #2 ĉe Billboard kaj generis la #1 nome "Upside Down" kaj la internacian sukceson "I'm Coming Out". Post abandoni Motown, Ross atingis sian sesan kaj finan #1 per la dueto "Endless Love".


Ross ankaŭ kuraĝis aktori, kaj ricevis nomumojn al Ora Globo kaj al Oskar-premio pro sia ludo en Lady Sings the Blues (1972). Ŝi ankaŭ stelulis en du aliaj filmoj, nome Mahogany (1975) kaj la klasika The Wiz (1978); posta aktorado inkludis rolojn en televidaj filmoj kiaj Out of Darkness (1994) kaj Double Platinum (1999).


Krom aventuroj en Broadway, Ross estis nomigita la "Female Entertainer of the Century" (distrino de la jarcento) fare de la gazeto Billboard. En 1993, la Guinness-libro de rekordoj deklaris Ross la plej sukcesa muzikistino en historio pro ŝia sukceso kaj en Usono kaj en Britio ĉar havis pli sukcesaĵojn ol iu ajn artistino kun totalo de 70 sukcesaĵoj kaj kun Supremes kaj kiel soloa artisto. Ross vendis pli ol 100 milionoj da diskoj tutmonde kiam oni enkalkulas kune ŝiajn eldonojn kun la Supremes kaj kiel soloa artistino.


En 1988, Ross estis enmetita en la Rock and Roll Hall of Fame kiel membro de Supremes kun Florence Ballard kaj Mary Wilson. Ŝi ricevis la honorojn de Kennedy Center en 2007 kaj la premion Grammy al Karieratingoj en 2012.



Soloa diskaro |



  • 1970: Diana Ross

  • 1970: Everything Is Everything

  • 1971: Surrender

  • 1973: Touch Me in the Morning

  • 1973: Last Time I Saw Him

  • 1976: Diana Ross

  • 1977: Baby It's Me

  • 1978: Ross

  • 1979: The Boss

  • 1980: Diana

  • 1981: Why Do Fools Fall in Love

  • 1982: Silk Electric

  • 1983: Ross

  • 1984: Swept Away

  • 1985: Eaten Alive

  • 1987: Red Hot Rhythm & Blues

  • 1989: Workin' Overtime

  • 1991: The Force Behind the Power

  • 1995: Take Me Higher

  • 1999: Every Day Is a New Day

  • 2006: Blue

  • 2006: I Love You



Filmaro |



  • 1972: Lady Sings the Blues

  • 1975: Mahogany

  • 1978: The Wiz

  • 1994: Out of Darkness

  • 1999: Double Platinum



DVDoj koncerte |



  • 1993: "Chirstmas in Vienna"

  • 2002: "Diana Ross Live! Stolen Moments: The Lady Sings...Jazz and Blues"

  • 2011: "Diana Ross Live From Las Vegas"

  • 2012: "Diana Ross Live in Central Park"

  • 2013: "Diana Ross feat. The Supremes Paris 1968: Broadcast Archives"



Televido |



  • 1968: Tarzan (kun Supremes)

  • 1968: TCB (kun Supremes)

  • 1969: Like Hep (kun Dinah Shore kaj Lucille Ball)

  • 1969: GIT on Broadway (kun Supremes kaj the Temptations)

  • 1971: Diana!

  • 1971: The Jackson 5ive

  • 1977: Here I Am: An Evening with Diana Ross

  • 1977: The Muppets Show

  • 1980: Standing Room Only (HBO)

  • 1981: Diana! (TV Special)

  • 1983: Motown 25: Yesterday, Today, Forever

  • 1983: Diana Ross: Live in Central Park/For One and For All (Showtime)

  • 1987: Diana Ross: Red Hot Rhythm and Blues

  • 1989: Diana Ross: Workin' Overtime HBO: World Stage"

  • 1992: Diana Ross Live! The Lady Sings... Jazz & Blues: Stolen Moments

  • 1992: Christmas in Vienna

  • 1993: BET Walk of Fame

  • 1993: Always is Forever: 30th Anniversary

  • 1996: Super Bowl XXX

  • 1997: Super Concert in Budapest: Carreras, Ross and Domingo

  • 1999: An Audience with Diana Ross

  • 2000: VH1 Divas 2000: A Tribute to Diana Ross

  • 2002: The Making and Meaning of We Are Family (documentary)

  • 2005: Tsunami Aid

  • 2007: BET Awards 2007

  • 2007: Kennedy Center Honors

  • 2008: Nobel Peace Prize Concert

  • 2011: The Oprah Winfrey Show: Farewell and Salute

  • 2012: Christmas in Washington

  • 2014: The Voice



Teatro |


  • 1976: An Evening with Diana Ross


Membiografioj |



  • ROSS, Diana. (Oktobro 1993) Secrets of a Sparrow. Random House. ISBN 0-679-42874-7.

  • ROSS, Diana. (Decembro 2002) Diana Ross: Going Back. New York: Universe. ISBN 0-7893-0797-9.



Referencoj |





Bibliografio |


  • TARABORRELLI, J. Randy. (1a de Majo, 2007) Diana Ross: A Biography. Citadel. ISBN 0-8065-2849-4.














Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)