Sieg
| Sieg | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
Situo | la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio |
Longeco | 155,2 km km |
| Fluo | |
Fonto | la mezalta montaro Rothaar |
- Alteco super marnivelo | 603 m m |
Enfluejo | inter Bonn kaj Troisdorf en la Rejnon |
- Alteco | 50 m m |
Altecodiferenco | 556 m m |
| Geografio | |
Trairataj urboj | Siegen, Netphen, Hennef, Siegburg, Sankt Augustin, Troisdorf, Bonn |
La Sieg estas rivero en la okcidento de Germanio, kiu de oriento al okcidento fluas tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio kaj inter la urboj Bonn kaj Troisdorf fluas en la Rejnon. La suma longeco de la rivero estas 155,2 km.
Etimologio |
La nomo de la rivero ne havas ajnan rilaton al la vorto Sieg de la altgermana lingvo, kiu signifas "venko" aŭ "triumfo", sed venas de la kelta vorto „Sikkere“, kiu havas la signifon "rapida rivero". La same origine kelkaj nomoj de la riveroj Seine kaj Shannon estas etimologie parencaj.
En la rivera valo unu el la du bordoj estas milde monteta, dum la alia havas krutajn rokajn deklivojn
Alfluantoj |
- Agger
- Nister
- Pleisbach
Bildaro |

la barita rivero apud Stromberg

ĉe la akvobarilo de la muelejo Unkel kun ŝtuparo por fiŝoj kaj glitilo por kanuoj la rivero plej larĝas
la rivera valo inter Eitorf-Merten kaj Hennef-Bülgenauel

Post inundo kolektiĝas la birdoj, por kolekti eventuale restintajn fiŝojn

la rivera bordo apud Hennef-Stein

apud la urbo Siegburg

enfluejo de la Sieg (maldekstre) en la Rejnon inter Bonn kaj Troisdorf

plia bildo de la enfluejo de la Sieg (ĉi tie dekstre) en la Rejnon