Wolfgang von Kempelen


























Wolfgang von Kempelen

aŭstra inventisto kaj sciencisto (mem-portreto)
aŭstra inventisto kaj sciencisto (mem-portreto)
Personaj informoj

Naskiĝo

23-an de januaro 1734 (1734-01-23)
en Bratislavo

Morto

26-an de marto 1804 (1804-03-26) (70-jara)
en Alservorstadt

Ŝtataneco

Aŭstrio

Profesio

inĝeniero, verkisto, pentristo, dramisto, ŝakludisto, arkitekto, inventisto







v  d  r


Information icon.svg



Wolfgang von KEMPELEN, hungare KEMPELEN Farkas (23-an de januaro 1734, Pozsony – 26-an de marto 1804, Vieno) estis internacie konata mekanika inventisto, unu pioniro de la fonetiko. Li estis tre multflanka persono, lingva kapablulo, sed li eĉ verkis, tradukis teatraĵojn, kiujn la viena teatro prezentis. Li verkis krom tio bonegajn desegnaĵojn kaj kuprajn gravuraĵojn.


Li venis el irlanda familio, kiu setlis en Hungara reĝlando, en Pozsony dum regado de Leopoldo la 1-a (1657–1705). Li studis en Pozsony, Győr, Vieno kaj Romo, kie studis filozofion kaj juron. Li estis ĉe la reĝa kamero jur-skribisto (ekde 1755), poste sekretario (ekde 1757), kontrolisto de la hungariaj salminejoj (ekde 1758), pli poste ties direktoro (ekde 1766).


Li estis ekde 1767 registara komisiito pri la setligoj en Bánság, konsilisto de la unuiĝinta transsilvania kaj hungara kancelario (ekde 1786).



Laboro, inventoj |


Li planis la ŝipponton de Pozsony (1770), la akvoĉerpajn maŝinojn de la Pozsony fortikaĵo, akvolevigan maŝinon, kiu funkciigis la fontoputon de Schönbrunn (1772). Kempelen estis unu el la fondintoj de la Pozsony lombardejo (1774), konstrugvidisto de la reĝa palaco de Buda (1776) kaj direktisto de la konstrulaboroj de la fortikaĵa teatro de Buda (1786).


Li organizis la translokigon de la Universitato de Nagyszombat al Buda (1777). Li konstruis du vapormaŝinojn (1777–80), oni uzis unu el ili dum konstruo de la Franciska kanalo. Li uzis ĉe tiu maŝino jam krankoŝafton, tiel antaŭis James Watt, kiun li konis eĉ persone. Kempelen konstruis parolimitan maŝinon kaj skribmaŝinon por la blinduloj (1779). Lia fama ludilo estis la ŝakmaŝino (1769), kiun funkciigis nano en la maŝino.


Li estis membro de la viena Arta Akademio, tiu de la bratislava Gesellschaft der Freunde der Wissenschaften.


Li pensiiĝis en 1798.



Verkoj |



  • Mechanismus der menschlichen Sprache © (Vieno, 1791). Represita kun la titolo Mechanismus der menschlichen Sprache nebst Beschreibung einer sprechenden Maschine (Stuttgart, 1970). Oni taksas tiun verkon bazverko pri fonetiko.


Eksteraj ligiloj |


  • La parolmaŝino de Wolfgang von Kempelen














Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)