Büren (distrikto)





































Distrikto Büren




Blazono de Büren






Aroponto ĉe Arch






Mapo de la distrikto Büren


Kantono
Berno
Ĉefloko
Büren ĉe Aro

Koordinatoj 

47°8′N 7°22′O  /  47.133°N, 7.367°O / 47.133; 7.367 (Büren (distrikto))Koordinatoj: 47°8′N 7°22′O  /  47.133°N, 7.367°O / 47.133; 7.367 (Büren (distrikto))
Nombro de enloĝantoj
22275(2008-12-31)
Areo
88 km²
Loĝantardenseco
253 loĝantoj/km²
Federacia Kodo
205



La distrikto Büren estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 22275 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Büren ĉe Aro.


Ek de la 1-a de januaro 2010 la komunumoj Lengau, Meinisberg kaj Pieterlen apartenas al la administra distrikto Bielo, dum la ceteraj 11 komunumoj estis integritaj al la administra distrikto Seeland.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj distriktoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Komunumoj de la distrikto Büren


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La distrikto Büren situas ĉe la bordo de la rivero Aro inter la montoĉeno Bucheggberg en sudoriento kaj la Ĵurasa montaro en nordokcidento, en la nordokcidento de la Kantono Berno kaj estas de tri flankoj ĉirkaŭigita de la Kantono Soloturno.



Najbaraj distriktoj |


La distrikto Büren limas en nordokcidento al la distrikto Courtelary, en nordo al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno), en oriento al la distrikto Bucheggberg (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Fraubrunnen, en sudo al la distrikto Aarberg, en sudokcidento al la distrikto Nidau, kaj en okcidento al la distrikto Bielo.



Trafiko |


Tra la distrikto Büren pasas la svisa aŭtovojo A5 de Soloturno al Bielo kaj paralele al ĝi grava orient-okcidenta trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Romanshorn tra Zuriko, Bielo, Yverdon al Laŭzano kaj Ĝenevo.



Historio |


En mezepoko la regiono ĉirkaŭ la urbeto Büren estis nobela senjorujo. En la jaro 1388 la senjorujo fariĝis berna voktejo, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En 1803 la iama voktejo fariĝis ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno. Per la administra reformo de Kantono Berno la distrikto Büren ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2010 kaj ĝiaj komunumoj estis atribuitaj al la novaj administraj distriktoj Bielo kaj Seeland.



Komunumoj de la distrikto Büren |


La distrikto Büren konsistas (stato en 2009) el 14 komunumoj, el kiuj la Lengnau estas la plej granda. La unika urbo estas la ĉefurbo Büren ĉe Aro, kiu posedas historia urborajton . Jen la listo:




















































































































Blazono
Nomo
Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²

Komunumkodo

Arch
Arch 1560 6,4
0381

Büetigen
Büetigen 791 3,6
0382

Büren ĉe Aro
Büren ĉe Aro 3220 12,7
0383

Busswil ĉe Büren
Busswil ĉe Büren 1931 3,1
0384

Diessbach ĉe Büren
Diessbach ĉe Büren 873 6,3
0385

Dotzigen
Dotzigen 1346 4,3
0386

Lengnau BE
Lengnau 4501 7,3
0387

Leuzingen
Leuzingen 1188 10,3
0388

Meienried
Meienried 52 0,7
0389

Meinisberg
Meinisberg 1244 4,4
0390

Oberwil ĉe Büren
Oberwil ĉe Büren 797 6,7
0391

Pieterlen
Pieterlen 3347 8,3
0392

Rüti ĉe Büren
Rüti ĉe Büren 810 6,5
0393

Wengi
Wengi 615 7,1
0394

Totale
14 22275 87,7
0205



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj signifoj de Büren


Eksteraj ligiloj |


  • La distrikto Büren en la Historia Leksikono de Svislando












Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)