Distrikto Teltow-Fläming
















































blazono
mapo

distrikta blazono

situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj

Federacia lando:

Brandenburgio
Administra urbo:
Luckenwalde
Areo: 2 092 km²
Loĝantoj:
163 553
(fine de decembro 2015)

Loĝdenso:
76 po km²

Aŭtokodo:
TF

Municipokodo:
12072
Komunumoj: 16
Situo ene de Brandenburgio

situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Teltow-Fläming (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. Sian nomon ĝi havas de la urbo Teltow en la nordo de la distrikto, kiu estas la plej granda loĝloko de la teritorio, kaj de la sabla altejo kaj historia regiono Fläming, al kiu apartenas la suda parto de la distrikto. La urbo Luckenwalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 092,03 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2015 loĝis 163 553 homoj; do meznombre 76 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. La nuna distrikto ekestis en decembro 1993, kiam kuniĝis la ĝistiamaj distriktoj Jüterbog, Luckenwalde kaj Zossen. En la sekva skema mapo la distrikto Teltow-Fläming estas signita per 13.


Brandenburg.jpg


Najbaraj distriktoj estas oriente Dahme-Spreewald (2), sude Elbe-Elster (3), okcidente Potsdam-Mittelmark (10) kaj la saksa distrikto Wittenberg. Norde limas Berlino.




Enhavo






  • 1 Urbaj kaj neurbaj komunumoj


  • 2 Partneraj rilatoj


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Referencoj





Urbaj kaj neurbaj komunumoj |


Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 16 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.


(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2015)[1]


Urboj

¹ urbo kun membreco en komunumaro




  1. Baruth (Mark) (4 146)


  2. Dahme (Mark) ¹ (5 073)


  3. Jüterbog (12 314)


  4. Luckenwalde (20 358)


  5. Ludwigsfelde (25 030)


  6. Trebbin (9 394)


  7. Zossen (17 905)


Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro




  1. Am Mellensee (6 628)


  2. Blankenfelde-Mahlow (26 319)


  3. Großbeeren (8 398)


  4. Niederer Fläming (3 160)


  5. Niedergörsdorf (6 084)


  6. Nuthe-Urstromtal (6 703)


  7. Rangsdorf (10 848)


Komunumaro kaj membraj komunumoj


  • Dahme (Mark) (6 266)



  1. Dahme (Mark), urbo (5 073)


  2. Dahmetal (488)


  3. Ihlow (705)



Partneraj rilatoj |


Flago-de-Germanio.svg La distrikto havas partnerajn rilatojn kun la urbodistrikto Tempelhof-Schöneberg de Berlino.




  • Kategorio Distrikto Teltow-Fläming en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |


  • oficialaj retpaĝoj de la distrikto, germanlingvaj


Referencoj |





  1. fonto: landa statistika oficejo, germane







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)