Distrikto de Svislando





Coat of arms of Switzerland.svg


En Svislando distrikto estas administra subdivido, kiu estas jure afero de la kantonoj. Ĉiu kantono en Svislando rilate administran dividon tute libera kaj do mem decidas, ĉu kaj se jes kiajn subdividojn (distriktoj, subdistriktoj ktp.) ĝi havas. Tial en Svislando necesas difini la nocion distrikto aparte en ĉiu kantono. Eĉ la nomoj malsamas, tiel ekzemple Berno parolas pri prefektdistiktoj, en Lucerno pri prefektejoj dum en Sankt-Galo estas elektodistriktoj. Ĝenerale distrikto estas administra divido inter kantono kaj komunumo. La kantonoj Grizono kaj Tiĉino krome konas subdistriktojn. En Kantono Apencelo Interna la tiel nomataj distriktoj kongruas kun la politikaj komunumoj. Por la distriktklasigado de la Svisa Federacia Oficejo por Statistiko la sendistriktaj kantonoj estas konsiderataj kiel po unu distrikto.



Kantonoj sen distriktoj |



  • Kantono Apencelo Ekstera

  • Bazelo Urba

  • Kantono Glaruso

  • Kantono Ĝenevo

  • Kantono Nidvaldo

  • Kantono Obvaldo


  • Kantono Ŝafhaŭzo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Ŝafhaŭzo)

  • Kantono Urio


  • Kantono Zugo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Zugo)



La distriktoj en kantonoj kun distriktoj |



  • En Kantono Argovio estas 11 distriktoj.

  • En Kantono Apencelo Interna la distriktoj egalas al komunumoj. Estas 6 distriktoj respektive komunumoj.

  • En Kantono Bazelo Kampara estas 5 distriktoj.

  • En Kantono Berno estas 5 administraj regionoj kun entute 10 administraj distriktoj.

  • En Kantono Friburgo estas 7 distriktoj.

  • En Kantono Grizono estas 11 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 39 komunumarojn.

  • En Kantono Ĵuraso estas 3 distriktoj.

  • En Kantono Lucerno estas 5 distriktoj.

  • En Kantono Neŭŝatelo estas 6 distriktoj

  • En Kantono Sankt-Galo estas 8 elektodistrikoj.

  • En Kantono Soloturno estas 10 distriktoj, kiuj estas kunigitaj al 5 Oficdistriktoj.

  • En Kantono Ŝvico estas 6 distriktoj.

  • En Kantono Tiĉino estas 8 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 38 komunumaroj.

  • En Kantono Turgovio estas 8 distriktoj

  • En Kantono Valezo estas 14 distriktoj.

  • En Kantono Vaŭdo estas 19 distriktoj.

  • En Kantono Zuriko estas 12 distriktoj.




Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)