Ginko
Troveblo de fosilioj: ginko-fosilioj trovita Ĵuraso - Plioceno (vidu la suban foton) | ||||||||||||
Ginkgo-folioj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||
G. biloba L. L. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Konserva statuso: En danĝero[1] | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ginko aperis en la permio. Alta, decidua (falfolia), monoklina arbo; estas nur unu specio, de ginko, nomata: ĉina ginko (Ginkgo biloba).
Folioj kaj viraj floroj (aspektas amente)
Nature vivas en Ĉinio, de tio ĝi estis portata al Japanio, plurloke uzatas kiel ornamplanto. Ĝiaj folioj similas al mana ventumilo.
La inaj floroj (la stamenaj floroj (inaj) kun du prosemoj sidas sur pedunklo)
Ginko-fosilio el la Ĵurasio (Ĵuraso), folioj, Scarborough, Jorkŝiro, Britio
Ginko (Ginkgo biloba) - la sekco de la arbotrunko, Muzeo de Tuluzo
La specio estas endemia planto, nur ĝi estas en Ĉinio, ĝi estas minacata specio, tio signifas, ke ĝi estas en danĝero de malapero en la naturaj, endemiaj regionoj; malofte la specio estas nomata: japania ginko - sed tia nomo estas erara, ĉar tiu specio ne aperas nature en Japanio.
Ginko kiel bonsajo
La polenaj floroj (viraj) aspektas amente (vidu la apudan foton). La stamenaj floroj (inaj) kun du prosemoj sidas sur pedunklo (vidu la apudan foton). La semoj havas neagrablan rancan odoron. La ekstera ŝelo estas suka, la interna kerno estas malmola.
En pluraj lokoj ginkoj estis plantitaj fare de E-o kluboj (ekzemple en Bersée), kiel "Esperanto-arbo". Konjekteble ĉar onidire tiu estis la unua arbo, kiu reekkreskis en Hiroŝimo post ties neniigo.
Beletre, jen japana poemo de Yosano Akiko (1878-1942) pri ginko:
- Super monteto
- Pendas luno sinka
- En lumo flirtas
- Kvazaŭ birdeto ora
- Folia fluo ginka
Ginko - la maturiĝantaj semoj en ariloj, aŭtune
La aleo de ginkoj en Tokio, Japanio
Ginko dum aŭtuno en Radziejowice, Pollando
Florenco - ginko aŭtune en la parko la Cascine
La plej aĝa ginko en Pollando, en la ĝardeno ĉe la palaco en Łańcut, somere (la ginko estis plantita en la jaro 1780, nun estas 31 m alta kun la perimetro de la arbotrunko 352 cm mezurita 130 cm super la tero
Ginko (Ginkgo biloba) en Tournai, Belgio
Ginko (Ginkgo biloba) en la Ĝardeno de la Plantoj (Parizo) plantita en la jaro 1811

Ginko - la semoj en ariloj

Ginko, maturaj fruktoj (semoj en ariloj) kaj la aŭtunaj koloraj folioj
Vidu ankaŭ |
Kuracplanto, la medikamentoj el ginko estas utilaj en kuracado de la demenco kaj la Alzeimer-malsano (Alchajmero)
Naturkuracado, ginko estas uzata en la naturkuracado
Gimnospermoj (nudsemplantoj), ginko estas el la divizio: ginkofitoj kaj familio: ginkoacoj
Arbo - la ligno el la ginko estas malpeza kaj mola, rezista je putrado kaj fajro, ĝi estas alte taksata, uzata en skulptad-arto kaj produktado de mebloj kaj la ligno estas uzata ankaŭ por prodktado de ujoj por sakeo.- Ginkodenta baleno
Referencoj |
↑ Sun (1998). Ginkgo biloba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Listigita kiel (EN B1+2c v2.3)
Eksteraj ligiloj |
- http://www.ucmp.berkeley.edu/seedplants/ginkgoales/ginkgo.html
- http://www.planet-weimar.de
- The Ginkgo Pages
- Malnova Ginkgo-arbo en Bambergo/Bavario