Finistère
| Finistère | |
|---|---|
| Administrado | |
Lando | |
Regiono | Bretonio |
| Numero | 29 |
Prefektejo | Quimper |
Subprefektejoj | Brest Châteaulin Morlaix |
Prezidanto de la departementa konsilio | Nathalie Sarrabezolles |
Prefekto | Jean-Luc Videlaine |
| Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 903 921 (2013) |
Loĝdenso | 134,3 loĝ./km2 |
Areo | 6 733 km2 |
| Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 27 |
Komunumaroj | 26 |
Komunumoj | 281 |
Finistère ([finistɛʁ], bretone Penn-ar-Bed [pɛnaʁˈbeːt]) estas la plej okcidenta el la departementoj de Francio. Ĝi apartenas al la regiono Bretonio. Ĝia ĉefurbo estas Quimper, sed la plej granda urbo estas Brest.
Ĝia franca nomo venas de la latina Finis Terræ (“fino de tero”) pro tio, ke ĝi estas la ekstremaĵo de Bretonio. La bretona nomo signifas “pinto de la mondo”.
Enhavo
1 Ĉefaj urboj
2 Kulturo
2.1 Lingvoj
3 Vidu ankaŭ
Ĉefaj urboj |
Mapo de la departemento Finistère kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj |
Quimper (Kemper): 63 238 loĝantoj en 1999
Brest (Brest): 149 936
Morlaix (Montroulez): 25 516
Châteaulin (Kastellin): 5 154
Carhaix-Plouguer (Karaez): 7 645 (grava festivalo: Les Vieilles Charrues)
La departemento entute enhavas 281 komunumojn.
Kulturo |
Lingvoj |
Finistère estas la bretonia departemento, en kiu la bretonlingva influo estas la plej forta (la plej fora de Parizo). Kvankam nun ĉiuj parolas la francan lingvon, la bretona restas signifoplena por la loĝantoj. Kaj ĉiuj aviztabuloj en Finistère estas nun dulingvaj.
Vidu ankaŭ |
- Komunumoj de Finistère
| ||||||
| ||||||||||||||