Maronita eklezio
| Maronita eklezio | ||
|---|---|---|
| La maronita katedralo de Alepo. | ||
| Geografiaj lokoj | Libano, Sirio, Kipro, Egiptio, Usono, Meksiko, Brazilo, Kanado, Aŭstralio, kaj Argentino | |
| Fondinto | Sankta Marono | |
| Nombro de membroj | 3 222 000 | |
La Maronita eklezio (sirie: ܡܪܘܢܝܶܐ Maronaje, arabe موارنة =Mawārina) estas proprajura katolika eklezio. Iliaj diservoj sekvas orientajn ritojn kaj ilia hierarkio proksimas al la ortodoksaj-orientaj eklezioj, sed ili agnoskas la papon de Romo kiel superulon.
La plena nomo de la eklezio estas "La sola ortodoksa katolika-ĥaldea maronita eklezio de la melkitoj"; ĝia estro nomiĝas "maronita patriarko de Antioĥio kaj la tuta oriento".
La maronitoj estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj religiaj kunularoj de Libano; ilia eklezia lingvo estas la orient-siria, ilia ĉiutaga lingvo la araba. La nomo devenas de la laŭdira fondinto, sankta Marono, siria monaĥo, kiu vivis ĉirkaŭ 400.
Bildoj |

La unua Maronita Patriarko Sankta Maroun

La Maronita emerita Patriarko, kardinalo Nasrallah Boutros Sfeir

La Maronita Patriarko de hodiaŭ (2017), kardinalo Béchara Boutros Raï
Vidu ankaŭ |
- Katolika Grek-Melkita eklezio