Runcu (komunumo, Vâlcea)
Runcu | |||
|---|---|---|---|
| Komunumo | |||
| Lando | |||
Distrikto | Vâlcea | ||
| Situo | 45° 11′ N, 24° 27′ O45.17527777777824.443333333333Koordinatoj: 45° 11′ N, 24° 27′ O | ||
| |||
| Alto super maro | 488 m | ||
Poŝtkodo | 247575 | ||
| Loĝantaro | 980 (en 2011; 1.156 en 2002) | ||
| Kodo laŭ SIRUTA | 172812 | ||
Runcu [runku] estas komunumo en la rumana distrikto Vâlcea. Ĝi konsistas el sep vilaĝoj: Căligi, Gropeni, Runcu (la sidejo), Snamăna, Surpați, Valea Babei kaj Vărateci.
Runcu limas oriente al la najbara distrikto Argeș. Ĝi situas 10 km nord-oriente de la distrikta ĉefurbo Râmnicu Vâlcea, kiu estas atingebla per la distrikta vojo DJ703F.
En 2012 la komunumo ankoraŭ ne havis akvan kaj kanaletan retojn; sed la estraro ja starigis kameraojn por kontroli la publikan vivon.[1]
Notoj |
↑ “Comuna Runcu nu are înca apa și canalizare” (ro) (HTML). Alirita 2015-07-11..
Eksteraj ligiloj |
- Komunuma paĝo ĉe ghidulprimariilor.ro
| ||||||||||