Astreo




Astreo (helene Ἀστραῖος, latine Astraeus) estis en la helena mitologio filo de la Titano Krejo kaj lia edzino Eŭribio, filino de la dio de maraj profundaĵoj Ponto.




Astreo estis patro de steloj kaj ventoj. Kun sia edzino Eoso, diino de la matena ĉielruĝo, li havis tiujn ĉi posteulojn:




  • Eŭro (nomata ankaŭ Argesto) - dio de la orienta aŭ sudorienta vento,


  • Zefiro - dio de la kvieta okcidenta vento,


  • Boreo - dio de la norda vento,


  • Noto - dio de la suda vento.


Astraiaj fratoj estis:




  • Palaso, edzo de la diino Stikso,


  • Perseso - Titano, lia edzino estis Asterio, filino de Titano Kojo.



Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Astraios







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)