Inĝija
Indjija situas en la mapo en la verda municipo
Inĝija, serbe Инђија, estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono). Ankoraŭ 10 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Ĝemelurboj
6 Vidu ankaŭ
Bazaj informoj |
Supermara alteco: m
Loĝantaro: 26240
Poŝtkodo: 22320
Telefonprefikso: 22
Aŭtokodo: IN / ИН
Situo |
Inĝija situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Beogrado-Novi Sad, krome estas fervojo al Ruma. La lasta urbo troviĝas 25 km.
Ortodoksa preĝejo de Inĝija
Urbocentro kaj katolika preĝejo en Inĝija
Historio |
Komence romianoj vivis tie, poste alvenis diversaj nomadaj triboj. Fine de la mezepoko la turkoj okupis la komunumon. Ekde 1717 la loko apartenis al la Habsburga Imperio. Telegrafo ekfunkciis en 1850, fervojo en 1883, banko en 1897. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Inĝija 26247 da homoj, (serboj 22,995 (88 %), kroatoj 538 (2 %), jugoslavianoj 530 (2 %), ukrainoj 375, hungaroj 219 po (1 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj |
- malnova kaj nova ortodoksaj preĝejoj
- katolika preĝejo
Ĝemelurboj |
Paderno Dugnano, Italio
Nova ortodoksa preĝejo en Inĝija
Vidu ankaŭ |
- Strukturo de Vojvodino