László Márk
László Márk | |
|---|---|
László Márk kiel Tamino | |
| Personaj informoj | |
Naskonomo | Márk László |
Naskiĝo | la 25-an de aprilo 1944(nun 1944-04-25) en |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | operkantisto |
László Márk [lAslO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Márk László estas hungara operkantisto, oratorikantisto (tenoro), ilustristo.
Geedza paro Márk
László Márk [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1944 en Versend.
Biografio |
László Márk frekventis artan gimnazion en Pécs, poste li akiris diplomon en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Pécs en 1967. Ekde la sekva jaro li apartenis al armea koruso, poste en koruso de Hungara Radio. Inter 1980 kaj 1984 li kantadis operojn en operejo de Erfurt, poste en Nacia Teatro (Pécs), fine inter 1986 - 1992 en Nacia Teatro (Szeged). Li estis gastokantisto de Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj Operetoteatro (Budapeŝto). Li ofte ilustras librojn. Li havas edzinon.
El lia repertuaro |
Giuseppe Verdi: Rigoletto – Borsa
Georges Bizet: Carmen — Remendado
Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Alfred
Wolfgang Amadeus Mozart:
Die Zauberflöte – Tamino, Monostatos
Don Giovanni – Don Ottavio
Così fan tutte – Ferrando
Ferenc Lehár: A víg özvegy (opereto) - Rosion
Donizetti: Don Pasquale - Ernesto
Franz von Suppé: Boccaccio — Leonetto- diversaj oratorioj
Fontoj |
- hungarlingva biografieto kun foto
- [2]
- [3]
- [4]
Invitilo al ekspozicio de László Márk