Mülchi

















































Mülchi

Blazono de Mülchi


Blazono de Mülchi

Mülchi fotita el balono la 16-an de aprilo 2011


Mülchi fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Kantono
Berno
Administra distrikto
Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009
Fraubrunnen

Koordinatoj 

47°6′9″N 7°28′42″O  /  47.1025°N, 7.47833°O / 47.1025; 7.47833 (Mülchi)Koordinatoj: 47°6′9″N 7°28′42″O  /  47.1025°N, 7.47833°O / 47.1025; 7.47833 (Mülchi)
Nombro de enloĝantoj
233
Areo
3,82 km²
Alteco
476 m super marnivelo
Poŝtkodo
3317
Komunumkodo
0545

Mapo de Mülchi


Mapo de Mülchi







v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Pri la komunumo |


Mülchi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 233 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


Mülchi situas ĉe la suda flanko de la Valo de Limpach proksimume 15 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La sudan limon de la komunumo formas la rojo Limpach, en nordo la komunuma teritorio altiĝas al la altebenaĵo de Rapperswil, kie sur la monteto Schöniberges sur alteco de 546 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. De la altebenaĵo de Rapperswil fluas malsupren la rojo Mülchibach. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mülchi kaj la setlejoj Feld, Im Holz, Eichholz kaj pluraj izolitaj bienoj.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,82 km², de kiuj 17,5% estas kovritaj de arbaro, 77,0% servas por agrikulturo kaj 49,7% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Mülchi limas en nordo al Unterramsern (SO), en oriento al Limpach, en sudoriento al Büren zum Hof, en sudo al Etzelkofen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Messen.



Trafiko |


Tra Mülchi pasas de oriento al okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Bätterkinden tra Messen al Rapperswil. De Mülchi kondukas suden la vojo 1301 al Münchenbuchsee. Per la poŝtaŭtolinio de Bätterkinden al Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Mülchi datiĝas el la jaro 1302 kiel Mulnhein. Verŝajno Mülchi dum mezepoko apartenis al la Grafoj de Kiburgo-Buchegg. Dum la 14-a jarcento diversaj bernaj civitanoj posedis bienojn en Mülchi. En la jaro 1488 Berno akiris parton de la malalta jurisdikcio. La ceterajn tribunalajn rajtojn ĝi akiris de la Monaĥejo Interlaken. La supera jurisdikcio apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1406 transiris al berna kampartribunalo Zollikofen. En la jaro 1803 Mülchi estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Mülchi en Historia Leksikono de Svislando (2009-01-14)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Mülchi


  • Mülchi en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mülchi – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |














Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)