Ossaka Kenĵi




OSSAKA Kenĵi[1] (小坂狷二; Hepburn: Osaka Kenji; Kunrei: Osaka Kenzi; naskiĝinta la 28-an de junio 1888 en Tokio; mortinta la 1-an de aŭgusto 1969[2]) estis japana esperantisto kaj mekanika inĝeniero, sekciestro de Ŝtata Fervojo, Nagoya.


Li naskiĝis en familio de militisto sed arda idealisto-pacamanto. Lernis en kadeta lernejo 1901-07 sed 1907 eksiĝis el milita servo pro malsano, vizitis Imperian Universitaton kaj fariĝis inĝeniero, 1916. Esperanton lernis en 1906 unue per „Sekaigo“ de Futabatei kaj poste en kurso de „Nippon Esperanto-Societo“ de Misao Kato, kaj post foriro de Kato sindone laboris por Esperanto en Yokosuka. 1916 venis al Tôkyô kaj dediĉis sin al centra administrado de JEA, kaj kiam JEA perdis funkcion, en 1919 kun aliaj fondis novan movadcentron Japana Esperanto-Instituto(JEI), kiu bone kreskis danke al supermezure energia klopodado de li kaj junaj studentoj varbitaj de li. Historio de Japana Esperanto-movado estas kvazaŭ sinonimo al Esperantista agado de Ossaka. Li dediĉis ĉiujn liberajn horojn al Esperantaj laboroj. Direktoro de Japana Esperanto-Instituto(JEI). Redaktoro de „Jokoska Esperantisto“, 1907-15, „Orienta Stelo“, 1911-15, „Japana Esperantisto“, 1916-19, La Revuo Orienta(LRO), 1920-25. 1925-27 vojaĝis en Usono kaj Eŭropo. Unuaklasa Esperanto-gramatikisto. Liaj prilingvaj artikoloj mirinde multe verkitaj en diversaj gazetoj, ĉefe en La Revuo Orienta(LRO), estas tre ŝatataj de Japanaj Esperantistoj kaj donas gravan servon al eduko de kapablaj posteuloj, kune kun liaj verkoj.


Li estis membro de la Akademio de Esperanto.




Enhavo






  • 1 Verkoj


    • 1.1 Tradukoj




  • 2 Referencoj


  • 3 Eksteraj ligiloj





Verkoj |



  • „Elementaj Lecionoj de la lingvo Esperanto“ (anonime), 1914 (Taihoku);

  • „Ekzercolibro de E“, 1920;

  • „Klaŝlibro de Esperanto“, 1920;

  • „Esperantaj Partikuloj“, 1921;

  • „Esperanta Prozodio“, 1922;

  • „Memlernanto de Esperanto“ (kun Akita), 1923;

  • „Plena Kursolibro por Japanoj“, 1924;

  • „Esperanto, kompleta kurso por Japanoj“, 1927 (11-a eldono en 1929 plej ŝatata vastigita lernolibro en Japanujo).



Tradukoj |



  • „Perloj el la Oriento“, 1921 (tradukoj el Japanaj kaj ĉinaj klasikaj verkoj).

  • „Vortoj de Konfucio“, 1923;

  • „Fabloj de Ezopo“, 1932;



Referencoj |




  1. Libroj de Osaka Kenzi (Ossaka Kenĵi)


  2. Aktoj de la Akademio II 1968–1974. Administraciaj informoj.



Eksteraj ligiloj |


  • Libroj de Ossaka







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)