Placo Kolumbo






Monumento al Kristoforo Kolumbo (1885).


La Placo Kolumbo hispane Plaza de Colón estas unu el la lokoj plej interesaj de la urbo Madrido, en Hispanio. Ĝi ricevas la nomon de Kristoforo Kolumbo, kiun ĝi honorigas. Ĝi estas limigita de la stratoj Serrano, Goya, Jorge Juan, kaj promenejoj Recoletos kaj La Kastilia. En ĝia orienta parto estas ampleksa malferma spaco konata kiel Ĝardenoj de la Malkovro.


En tiu spaco troviĝas la Arta Centro Teatro Fernán Gómez —antaŭe Kulturcentro de la Vilaĝo Madrido— kaj monumento al Kristoforo Kolumbo novgotstila starigita inter 1881 kaj 1885.


En 1977 instaliĝis la ĝardenoj Monumento al la Malkovro de Ameriko, realigata de Joaquín Vaquero Turcios. En la Plaza de Colón flosas unu el la plej grandaj flagoj de Hispanio.



Eksteraj ligiloj |


  • Kulturcentro de la Vilaĝo Madrido



Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)