Romia mitologio







Statuo de Jupitero en la Prado-Muzeo de Madrido.


La popolo de la antikva Romo havis siajn proprajn diojn, sed la romianoj ankaŭ adoptis la grekajn diojn, kaj ŝanĝis iliajn nomojn. Laŭ la poeto Ennius (en la 3-a jarcento a.K.), estis grupo de 12 dioj, (nomita Dii Consentes), en la latina Iuppiter, Iuno, Minerva, Vesta, Ceres, Diana, Venus, Mars, Mercurius, Neptunus, Volcanus, kaj Apollo; – ses dioj kaj ses diinoj. La nombro "dek du" venis de la Etruskoj, ĉar antaŭe ili havis dek du ĉefdiojn. La statuoj de ĉi tiuj dioj staris antaŭe en la Roma Forumo. Sed oni kultis ilin ankaŭ en la tuta vasta imperio.




Enhavo






  • 1 Dioj


    • 1.1 Greko-romanaj dimitoj




  • 2 Sakrosankteco


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Dioj |


Jen listo de la Olimpaj dioj de Romio, sekvitaj de siaj grekaj nomoj;



















































Jupitero – Zeŭso
Junona – Hera
Minerva – Atena
Vesta – Hestia
Plutono – Hadeso
Diana – Artemisa
Venuso – Afrodita
Marso – Areso
Merkuro – Hermeso
Neptuno – Pozidono
Vulkano – Hefesto
Apolono – Apolono

Aliaj:



  • Aŭrora


  • Bakko – Dionizo

  • Januso

  • Faŭno

  • Libertas



Greko-romanaj dimitoj |


Francisko Azorín listigas plej konatajn greko-romajn mitojn.[1] Jen ili kun la mita senco:




Mozaiko de Neptuno(Museo Archeologico Regionale Antonio Salinas, Palermo).




  • Zeŭso.- Jupitro.------------diopatro, ĉielo.

  • Hera.- Junona.-------------diopatro edzino, aero.

  • Posejdo.- Neptuno.--------marestro, akvo.


  • Demetra.- Cerera.---------terpatrino, kamparo.

  • Apolo.- Febo.---------------suno.

  • Artemisa.- Diana.-----------luno.

  • Hefisto.- Vulkano.----------subtera fajro.


  • Atena.- Minerva.------------arto, saĝo, aŭroro.

  • Areso.- Marso.--------------milito.

  • Afrodita.- Venera.-----------belo, volupto.


  • Hermeso.- Merkuro.---------komerco, kuriero.

  • Hestia.- Vesta.--------------hejma fajro.




Saturno manĝas sian filon, 1638-a pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens.



  • Kronoso.- Saturno.---------pratempo.

  • Dioniso.- Bakho.------------vino.


  • Hadeso.- Pluto.-------------subterestro.

  • Cibela.- Rea.-----------------dipatrino, tero.


  • Persefona.- Proserpino.----infera diino.

  • Eroso.- Amoro.- Kupido.----voluptamo.





"Amoro venkas ĉion" (Amor Vincit Omnia, 1602)
Michelangelo Caravaggio.




Orfeo en romia mozaiko.




  • Jano.----------------------------pordofeo, dufaca dio.

  • Semela.- Konsiva.-----------grenkampo.

  • Libeno.- Libero.--------------vinverŝanto.

  • Pano.- Faŭno.- Silvano.----kamparestro, arbarestro.

  • Heba.- Juventa.---------------bela juno.

  • Eoso.- Aŭroro.-----------------matenbrilo.

  • Leta.- Letona.-----------------nokto, forgeso.

  • Erinja.- Furia.-----------------venĝo.

  • Erisa.- Diskordia.-----------malkonkordo.

  • Lamia.- Larva.---------------sangosuĉo.

  • Gea.- Tella.-------------------tero.

  • Urano.- Orfeo.---------------artkanto, ĥorfeo.

  • Priapo.- Mutuno.-------------peniso, virilo.

  • Kero.- Fatumo.---------------fatalo, destino, sorto.

  • Palada.- Duelona.------------milito diino, duelino.


  • Erebo.- Tartaro.---------------subterejo, infero.

  • Mnemosino.-------------------memoro.

  • Flora.---------------------------florfeino.

  • Eolo.----------------------------ventodio, aerfeo.

  • Sileno.------------------------Bakho-kunulo.

  • Irida.---------------------------ĉielarko.

  • Maia.--------------------------patrino de Merkuro.


  • Prometeo.----------------------prametio, fajrarto.

  • Ciklopoj.----------------------eguloj, gigantoj.

  • Titano.------------------------fajro, forteguloj.

  • Kabiroj.-----------------------subterfeoj.

  • Centaŭroj.---------------------ĉevalhomoj.

  • Glaŭko.------------------------marverda brilo.

  • Himeno.------------------------edziĝo.


  • Herkuleso.---------------------heroulo, fortegulo.

  • Nimfoj.------------------------ondinoj, akvofeinoj.

  • Tifono.------------------------mallumo, dezerto.

  • Cerbero.-----------------------infera hundo, gardisto.

  • Harpioj.-----------------------rabobirdoj.

  • Gorgonoj.----------------------terurego.

  • Nemesida.----------------------venĝo.

  • Penatoj.-----------------------hejmo feoj, prauloj.

  • Eskulapo.----------------------kuracestro.



Sakrosankteco |


En la antikvroma religio, sakrosankteco (latine: sacrosanctitas) estis netuŝebleco kun religia puno por kontraŭantoj. Sankta (sanctus/sancta/sanctum) estis tio, kies kontraŭadon oni punis; la puno estis plej ofte (nome en la kazo de sakrosankteco) sakrigo (sacratio): tio signifas ke oni donis la punendulon al la dioj, ofte al la inferaj dioj. Fakte, tio signifas, ke tiu ulo ne plu estis ano de la respubliko (sed havaĵo de la dioj), kaj oni vidis tiun kiel timendan.



Vidu ankaŭ |



  • Helena mitologio

  • Romia Imperio



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Romia mitologio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Romans Online (angle).


  • Classical Mythology (angle).


  • Mitologia de Roma (hispane).


  • Historio de samseksamo (france).




  • Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 140-141.








  • Popular posts from this blog

    Erzsébet Schaár

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)