Alstom Citadis

































































Citadis

Citadis 302 en Nico


Citadis 302 en Nico

Nomo kaj tipo
Tipo

Tramo

Servado
Servadojaroj
1999 (X-01), 2000 (X-02), 2005 (X-03), 2009 (X-04), 2014 (Compact), 2017 (X-05)

Produktado
Produktisto

Alstom
Nombro de konstruitaj trajnoj
> 1 600

Trajtoj
Longeco
22 / 23,9 / 30 / 32,2 / 33,4 / 35,6 / 36,8 / 40 / 43,4 / 44,6
Larĝeco

2,32 / 2,35 / 2,40 / 2,65
Alteco
~3,30
Maksimuma rapido
70 / 80
Kapacito
127 - 341
Elirpovumo
720
Ŝpuro

1 435 mm
Kurenta sistemo
750 V Kk







v  d  r


Information icon.svg



Citadis estas tramo kun malalta planko produktita de Alstom Transport. Entute, pli ol 2 300 vagonaroj de tiu modelo estis venditaj[1], al preskaŭ 55 urboj tutmonde; tiuj vagonaroj trairis pli ol 245 milionojn da kilometroj kaj transportis pli ol 4,2 miliardojn da pasaĝeroj (en aprilo 2012)[2],[3]. En Francio, pli ol 800 vagonaroj estis venditaj al 23 retoj de transporto[1].


Citadis estas dezajnita kaj konstruita en Aytré, apud La Rochelle, Santa Perpètua de Mogoda, apud Barcelono en Hispanio, aŭ Reichshoffen, en Alzaco. Versio por tramtrajno, nomita Citadis Dualis, estas dezajnita kaj konstruita en Valenciennes.


La koncepto de Citadis ebligas, el normigitaj moduloj, produkti malsamajn tramojn por ĉiu aparta reto, inkluzive uzante malsaman antaŭon por personigita aspekto.




Enhavo






  • 1 Modeloj


  • 2 Bildgalerio


  • 3 Referencoj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Fonto





Modeloj |


Ekzistas pluraj tipoj de Citadis. La katalogo inkluzivas arojn kun parte malalta planko kaj arojn kun plene malalta planko. La tuto estas disponebla en diversaj longoj kiuj iras de 3 ĝis 7 moduloj (vagonoj).


La modeloj konsistas el:


Generacio 0 (Citadis 100):


  • Citadis 100 - malalta planko en 70 % de la vagonaro, fabrikita de Alstom-Konstal en Chorzów, esence por la pola merkato

Generacio 1:



  • Citadis 301 - 30 metroj, 3 vagonoj, malalta planko en 75 % de la vagonaro

  • Citadis 401 - 40 metroj, 5 vagonoj, malalta planko en 80 % de la vagonaro


Generacio 2 (Citadis 300):



  • Citadis 202 - 24 metroj, 3 vagonoj, 100 % malalta planko

  • Citadis 302 - 32 metroj, 5 vagonoj, 100 % malalta planko

  • Citadis 402 - 44 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko

  • Citadis 502 - 55 metroj, 9 vagonoj, 100 % malalta planko, nur liveritaj en Dublino


Generacio 3 (Citadis 300) :


  • Citadis 403 - 45 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko sed finaj boĝioj modifitaj (speciale dezajnitaj por tramo de Strasburgo)

Generacio 4 / orientaj landoj (Citadis 400) :


  • Citadis 304 - 30 metroj, 3 vagonoj, 100 % malalta planko, destinitaj al Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo

Generacio 5, modernigo de generacio 2 kun boĝioj Ixège kiel Dualis kaj X-04[4]:



  • Citadis 205 aŭ Citadis Compact - 22 ĝis 24 metroj, 3 vagonoj, 100 % malalta planko[5],[6]

  • Citadis 305 - 32 ĝis 37 metroj, 5 vagonoj, 100 % malalta planko

  • Citadis 405 - 43 ĝis 45 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko


Tramtrajnoj



  • RegioCitadis - 3 vagonoj, malalta planko en 70 % de la vagonaro (tramtrajno por Germanio kaj Nederlando)[7]


  • Citadis Dualis (tramtrajno por la franca merkato)[7]

  • Citadis Spirit (tramtrajno aŭ malpeza trajno por la nordamerika merkato)[8]





Bildgalerio |




Referencoj |




  1. 1,01,1Alstom fournira 23 tramways à l’agglomération Caen la mer. alstom.com (8 novembro 2016). Alirita 8 novembro 2016..


  2. (PDF) Brochure commerciale Citadis (Alstom). alstom.com. Alirita 25 junio 2012..


  3. Montpellier Agglomération inaugure 2 nouvelles lignes de tramway avec sa nouvelle flotte de Citadis livrée par Alstom. alstom.com (6 aprilo 2012). Alirita 25 junio 2012..


  4. Citadis X-05 - product sheet (angle). www.alstom.com. Alirita 18 januaro 2017.


  5. Citadis Compact - product sheet (angle). www.alstom.com. Alirita 17 januaro 2017.


  6. Tramways Citadis Compact. alstom.com. Alirita 26 junio 2012..

  7. 7,07,1Tramways-trains Citadis Dualis et Regio Citadis. alstom.com. Alirita 26 junio 2012..


  8. angle Alstom launches North American light rail vehicle with Ottawa contract. railwaygazette.com. Alirita 15 februaro 2013..




Vidu ankaŭ |




  • Alstom Citadis en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Alstom Citadis en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Alstom

  • Alstom Citadis Dualis



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Tramtransporto


  • Tramway Citadis en Oficiala retejo de Alstom


Fonto |


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alstom Citadis en la franca Vikipedio.







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)