Belvedero






Elvidejo en Auersberg




42 metroj alta belvedero Killesbergturm en Stuttgart


Belvedero, belvidejo,[1]elrigardoturo estas turo, kiu konstruiĝis por vidi la tutan panoramon en 360 °. Ĝi havas ĉefe turisman celon kaj uzon. Belvidaj turoj konstruiĝas ekzemple el ŝtono, ligno, betono aŭ, fero. Ilia nombro grandiĝis precipe depost invento de lifto.


Simila konstruaĵo estas gardoturo, sed ĝin ĝenerale ne rajtas viziti civiluloj.


Elvidejoj foje servas ankaŭ aliajn celojn. Ekzemploj estas telekomunikaj turoj, preĝejoturoj, ventocentraloj aŭ akvoturoj. Ofte elvidejoj konstruiĝas sur montopintoj, ekzemple en Budapeŝto sur monto Jánoshegy. Konata elvidejo estas Eiffel-Turo, kiu servas ankaŭ kiel ornamaĵo de Parizo, restoracio kaj telekomunika turo.




en Hamburgo




Enhavo






  • 1 Famaj elrigardoturoj


  • 2 Esperanto


  • 3 Bildaro


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Notoj





Famaj elrigardoturoj |




  • Eiffel-Turo en Parizo, Francio


  • Eschkopfturm sur la monto Eschkopf en la Palatinata Arbaro


  • Hochsimmerturm sur la monto Hochsimmer, Germanio


  • Idarkopfturm en Idarwald, Germanio


  • Luitpoldturm, proksime de Merzalben, Germanio


  • Killesbergturm en Stutgarto, Germanio


  • Rehbergturm sur monto Rehberg (Vasgovio)





Esperanto |


Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaro Börzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |



  • Monoptero

  • Kiosko

  • Pavilono

  • Elrigardejo

  • Gardoturo



Notoj |





  1. Laŭ Francisko Azorín Belvedero estas Alte starigita kontruaĵo en ĝardebo, kamparo, por admiri paronamon. Belvidejo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35. Kaj li indikas etimologion el latina bellus + vedere (belo vidi). Azorín, samloke.





  • Kategorio Belvedero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)