IJK 2016
IJK 2016 | |
|---|---|
| Loko | Vroclavo, Malsuprasilezia Provinco, |
| Ekde | 16-a de julio 2016 |
| Ĝis | 23-a de julio 2016 |
| Organizanto | Pola Esperanto-Junularo |
| Oficiala retejo | ijk2016.tejo.org |
← Antaŭa | Sekva → |
Kvar el la organizantoj antaŭ la vroclava urbodomo en aŭgusto 2015.
La 72-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016 en Vroclavo, Pollando. La urbo estis elektita de la Estraro de TEJO en retkunsido la 17-an de novembro 2014 kaj la decidon oni anoncis publike la 19-an de novembro 2014.[1][2] Oficialaj patronoj estas la Pola Konsilio de Junularaj Organizoj kaj la urbo Vroclavo.
La kongreson organizis TEJO kun sia landa sekcio en Pollando, Pola Esperanto-Junularo. Inter la organizantoj estis:
- Paweł Fischer-Kotowski
- Mariusz Hebdzyński
- Piotr Hołda
- Romualda Jeziorowska
- Zdzisław Koczarski
- Anna Maria Koniecpolska-Lachowska
- Tobiasz Kubisiowski
- Arina Osipova
- Tomasz Szymula
- Łukasz Żebrowski
En la sama jaro la 101-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Nitro, Slovakio.
Referencoj |
↑ AlKo (2014-11-19). La 72a IJK: Post du jaroj en Vroclavo. La Balta Ondo. Alirita 2014-12-05.
↑ TEJO aktuale La 72-a IJK (2016) - en Vroclavo, Pollando. UEA (2014-11-28). Alirita 2014-12-05.
La kongresa flago estas transdonata post la 71-a IJK en Wiesbaden al Romualda Jeziorowska (antaŭe dekstre), kunordigantino de la organiza teamo en Vroclavo.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
| ||||||