Distrikto Nyíregyháza
La Distrikto Nyíregyháza [njIredjhAza] (hungare Nyíregyházi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo en la okcidenta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
Distrikto Nyíregyháza en Hungario
La distrikta ĉefurbo estas Nyíregyháza, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 3 aliaj urboj, la ceteraj 11 estas vilaĝoj.
La areo estas 809,61 km², kie loĝas 166 684 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri diversaj servoj en la urboj, krome pri agrikulturo, kaj bestobredadoj. Spite tion la senlaboreco estas granda.
Historio |
Ĝis 1950 en tiu areo „Distrikto Supra-Dada” funkciis, poste oni kreis la Distrikton Nyíregyháza. Baldaŭe la areo pligrandiĝis pro ĉesoj de Distrikto Kemecse, Distrikto Baktalórántháza, Distrikto Tiszalök, Distrikto Nagykálló. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: ’Nyíregyháza'
- aliaj urboj:
- Nyírtelek
Rakamaz, kiu administras ankaŭ vilaĝon Szabolcs
- Újfehértó
- vilaĝoj:
- Apagy
Kálmánháza, kiu administras ankaŭ vilaĝon Nagycserkesz
- Kótaj
- Napkor
- Nyírpazony
Nyírtura, kiu administras ankaŭ vilaĝon Sényő
Tiszanagyfalu , kiu administras ankaŭ vilaĝon Timár
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio