Rumana lingvo








































































rumana

română

Mapo

Parolata en

Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj

Parolantoj
24 000 000

Denaskaj parolantoj
proksimume 24.000.000

Skribo

latina, kun kelkaj specialaj literoj

Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro

Italika lingvaro

Latinida lingvaro

Balkanlatinida lingvaro

Rumana lingvo






Oficiala statuso

Oficiala lingvo en

Rumanio, Moldavio, Vojvodino (Serbio)

Reguligita de

Rumana Akademio
Lingvaj kodoj

Lingvaj kodoj

  ISO 639-1
ro
  ISO 639-2
rum, ron
  ISO 639-3
ron
  SIL
RUM
  Glottolog
roma1327

Angla nomo
Romanian

Franca nomo
roumain

Vikipedio






Emblemo de Vikipedio
Vizitu vikipedion en la rumana lingvo!









v  d  r


Information icon.svg






Specimeno
La Patro Nia



Tatăl nostru Care ești în ceruri,

sfințească-se numele Tău;

vie împărăția Ta,

facă-se voia Ta;

precum în cer, așa și pe pământ.

Pâinea noastră cea de toate zilele,

dă-ne-o nouă azi,

și ne iartă nouă greșelile noastre

precum și noi iertăm greșiților noștri

și nu ne duce pe noi în ispită,

ci ne mântuiește de cel rău.



La rumana lingvo (rumane: română /ro'mɨnə/) estas latinida lingvo en la orienta Eŭropo, parolata de 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.


Rumanparolantoj estas disĵetaj trans multaj aliaj landoj, nome Italio, Hispanio, Rusio, Ukrainio, Israelo, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Francio kaj Germanio.




Enhavo






  • 1 Specialaj literoj


  • 2 Gramatiko


  • 3 La rumana en Moldavio


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Literaturo


  • 6 Referencoj





Specialaj literoj |


Ekde 1860 la rumana lingvo estas skribata per latina alfabeto. Ankaŭ en Moldavio ĝi estas oficiala, sed oni uzas ankaŭ la cirilan alfabeton.





























































































































Litero
Prononco
a
/a/
ă
/ə/
â, î
/ɨ/
b
/b/
c
/k/ antaŭ a, o kaj u
/ʧ/ antaŭ i kaj e
ch
/k/ antaŭ i kaj e
d
/d/
e
/e/
f
/f/
g
/g/ antaŭ a, o kaj u
/ʤ/ antaŭ i kaj e
gh
/g/ antaŭ i kaj e
h
/h/
i
/i/
j
/ʒ/
k
/k/
l
/l/
m
/m/
n
/n/
o
/o/
p
/p/
r
/r/
s
/s/
ș
/ʃ/
t
/t/
ț
/ʦ/
u
/u/
v
/v/
x
/ks/ aŭ /gz/
z
/z/

La subsigno en la rumanaj literoj ț kaj ș aspektas propre komo, ne cedilo kiel en la turka ţ kaj ş aŭ la franca ç. Dum la tempo, kiam plenaj signaroj de Unikodo ne estis vaste uzeblaj en komputiloj, kaj ofte ankoraŭ nun, oni uzas anstataŭe la literojn ţ kaj ş.



Gramatiko |


Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Ĝia konjugacio similas al la latina kaj itala. Krome ĝi retenis la kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo kaj eĉ havas vokativon. La substantivoj tamen havas identajn formojn por nominativo kaj akuzativo (ne-fleksia kazo) kaj por genitivo kaj dativo (fleksia kazo).



La rumana en Moldavio |


En la rumana de Moldavio, de la moldavoj ofte nomata la moldava lingvo, oni arbitre anstataŭigis latindevenajn vortojn per slavaj. Ekzemple popor (popolo) iĝis norod kaj pâine (pano) iĝis hleb.[1]







  • Rumana lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Rumana lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Rumana lingvo en la Vikivortaro (Universala vortaro)


  • Rumana lingvo en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)




Eksteraj ligiloj |



  • Vortareto Esperanto-Rumana


  • http://www.easyromanian.com, kurso pri la rumana


  • http://dexonline.ro, vortaro kun klarigoj


  • http://www.webdex.ro, vortaro kun klarigoj web 2.0


  • http://ro.wikipedia.org, la rumana Vikipedio


  • http://mo.wikipedia.org, la moldova Vikipedio (ne plu flegata)



Literaturo |


Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/11, paĝo 11: La rumana verkita de Ionel Oneț.



Referencoj |





  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/11, paĝo 11: La rumana verkita de Ionel Oneț.












Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)