18-a de julio









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































julio

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31





aranĝo de 2019
tagoj

La 18-a de julio estas la 199-a tago de la jaro (la 200-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 166 tagoj restas.




Je la 18-a de julio okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -586: Reĝo de Babilonio Nebukadnecar la 2-a konkeris kaj detruis Jerusalemon


  • -390: Malvenko de romianoj en batalo kontraŭ keltoj apud rivero Allia (alfluejo de Tibero)


  • 64: Granda Incendio de Romo komenciĝis, post kiu Nero komencis persekuti kristanojn


  • 1195: Batalo de Alarcos: almohadaj fortoj venkis la kastilian armeon de Alfonso la 8-a devigante ĝin retiriĝi al Toledo


  • 1216: Honorio la 3-a iĝis papo


  • 1290: Reĝo Eduardo la 1-a subskribis dekreton pri ekziligo de ĉiuj judoj el Anglio


  • 1323: Avignon: Tomaso de Akvino estis sanktuligita de la papo Johano la 22-a


  • 1325: Reganto de aztekoj Tenoĉ fondis Tenoĉtitlanon, ĉefurbon de la ŝtato


  • 1362: Koło iĝis urbo laŭ Magdeburga juro - fondita de la pola reĝo Kazimiro la Granda


  • 1570: Malfermo de la Jezuita Kolegio en Vilno, la tria jezuita en Pola Respubliko, kiu transformiĝis al Vilna Universitato


  • 1658: Leopoldo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio


  • 1792: Insurekcio de Kościuszko: pola armeo komandata de Tadeusz Kościuszko sukcese kontraŭstaris kvinoble pli grandan rusan armeon dum la Batalo de Dubienka


  • 1808: Napoleonaj Militoj: batalo de Bailén (Andaluzio) komenciĝis - franca malvenko en la Milito de Hispana Sendependiĝo


  • 1830: Oni voĉdonis la unuan konstitucion de Urugvajo


  • 1841: Petro la 2-a kroniĝis kiel la lasta imperiestro de Brazilo


  • 1850: Pollando: incendio de Krakovo detruis duonon de la urbo


  • 1863: Rusa ministro pri internaj aferoj Pjotr Valujev eldonis sekretan cirkuleron limiganta eldonadon de literaturo en la ukraina lingvo


  • 1870: Unua Vatikana Koncilio: anonco de la dogmo pri neeraripovo de la papo


  • 1876: Montenegra-hercegovina armeo venkis turkojn en batalo de altebenaĵo Vučji Do


  • 1898: Pola fizikistino kaj kemiistino Maria Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie malkovis kemian elementon, kiun nomis polonio, honore al neekzistanta politike Pollando


  • 1900: Notarie pola socio donacis al sia verkisto Henryk Sienkiewicz bienon en vilaĝo Oblęgorek (proksime al Kielce)


  • Unua Mondmilito:

    • 1915: Itala krozŝipo Giuseppe Garibaldi estis sinkigita de aŭstro-hungara submarŝipo U-4 - 53 maristoj mortis



  • 1925: Adolf Hitler publikigis la libron Mein Kampf


  • 1932: Turkio membriĝis al la Ligo de Nacioj


  • 1936: La hispana armeo puĉas ankaŭ en Iberio (2-a tago de Hispana Enlanda Milito).


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: En okupata Varsovio germanaj regopovoj malpermesis al judoj eniri al parkoj kaj sidi sur publikaj benkoj; en sia taglibro Ludwik Landau skribis, ke Pawiak estas plenplena, nombro de arestitoj atingas 3 mil, dum post majaj traserĉoj estis ĉirkaŭ 2200

    • Prezidento en ekzilo Władysław Raczkiewicz demisiis Władysław Sikorski kiel ĉefministro kaj anstataŭis lin per August Zaleski pro kaoso dum retiriĝo de pola armeo el Francio - kolonelo Klimecki kun oficiroj intervenis, venontan tagon post mediacio de armea generalo Kazimierz Sosnkowski la prezidento retirigis ambaŭ deciojn kaj la puĉo estis sekretigita; pola kaj brita registaroj interkonsentis pri politika kaj militista kunlaboro; litovoj transdonis ĉirkaŭ 720 polojn de internigejo en Kalvarija al sovetaj regopovoj; en Britio kaj Palestino Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento nombris 6503 oficirojn kaj 23 944 suboficiron kaj soldatojn, ĉeĥaj taĉmentoj nombris 4 mil soldatojn; Londono: pola ŝipflago aperis sur destrojero H 16, transprenita de britoj post kapitulaco de Francio, kies skipon konsistigis polaj maristoj de sinkigita ORP Grom; Budapeŝto: "Wieści Polskie" (ligilo kun pola diasporo) informis pri malgrandigo de pola gazetaro - en Vilno jam malaperis duonliberaj polaj gazetoj, en Francio malaperis 3 ĵurnaloj kaj pluraj perfekte redaktitaj semajnrevuoj, en Londono aperas nun "Dziennik Polski" kaj en Rumanio "Kurier Polski"


    • 1941: Germanoj en Poznań senkapigis 6 polojn; konspira periodaĵo "Polska Walczy" (Pollando Batalas) finas sian enkondukan artikolon "Ecoj de la nova situacio" per la vortoj: Militiro de Hitler al Moskvo komenciĝis precize en la tago de la 129-a datreveno de la militiro de Napoleono al Moskvo (...)


    • 1942: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Dwikozy kaj Strzegocice (apud Pilzno) po 18 kaj 14 judoj; Varsovia geto: en Domo de Orfoj gvidata de Janusz Korczak okazis teatraĵo Poŝto de Rabindranath Tagore, rankontanta pri senkuracebla malsano kaj morto de hindua knabo

    • Testoflugo de la germana aviadilo Messerschmitt Me 262, la unua jetmotora ĉasaviadilo, kiu partoprenis batalojn


    • 1943: Germanaj policoj pafekzekutis en Międzyrzec Podlaski 117 judojn kaj 3 polinojn, en Zgłobień (proksime al Rzeszów) 47 personojn, en Radom 35 loĝantojn de brikdomo, ktp.; genocida Volinia masakro: ukrainoj per hakiloj, serpoj kaj forkegoj murdis pli ol 20 loĝantojn de la pola vilaĝo Tur en nuna Rivna provinco; sieĝataj de Ukraina Ribela Armeo ekde la 16-a de julio polaj soldatoj kune kun sinprotektantaj civiluloj en Huta Stepańska (proksime al nuna Kostopil) sukcesis trarompi la ĉirkaŭigon kaj atingi aliajn memdefendejojn - pli ol 300 personojn murdis banderanoj


    • 1944: Ruĝa Armeo konkeris polan urbon Hajnówka; en Lublin-regiono komenciĝis Operaco Tempesto; Ruĝa Armeo malarmigis en Arbaro Rudnicka (Distrikto Vilno) taĉmentojn de Pola Enlanda Armeo; de fervoja transporto inter Bydgoszcz kaj Piła fuĝis 21 sovetaj militkaptitoj

    • Usona aviadilaro tage bombatakis germanan armean spacon de Peenemünde; Dua Pola Korpuso de generalo Władysław Anders konkeris italan urbon Ankono - mortfalis 388 polaj soldatoj kune kun publicisto Adolf Maria Bocheński, 1636 vundiĝis kaj 126 perdiĝis (solece pola operaco, en la okcidenta fronto, konkerinte la havenon permesis al aliancanoj trarompi fortikaĵojn)




  • 1946: En Przemyśl Sovetunio transdonis al poloj parton de la pola biblioteko de la Lvova eldonejo Ossolineum kune kun la pentraĵo "Panoramo pri Racławice" - la kolektaĵoj estis transportitaj al Vroclavo


  • 1947: Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj iĝis kuratora teritorio de Usono


  • 1947: Reĝo de Britio Georgo la 6-a subskribis leĝon pri sendependeco de Barato


  • 1951: En Varsovio komenciĝis proceso de germana militkrimulo Jürgen Stroop, aŭtoro de t.n. Raporto de Stroop


  • 1956: Ernő Gerő iĝis la unua sekretario de la Hungara Socialista Laborista Partio


  • 1959: Osvaldo Dorticós Torrado iĝis prezidento de Kubo


  • 1962: En Pollando 36 setlejoj ricevis urborajton


  • 1968: Santa Clara: usona firmao Intel fondiĝis - la ĉefa produktoro de procesoroj


  • 1971: Pelé la lastan fojon ekludis en la brazila nacia teamo de futbalo


  • 1972: Egiptio ordonis al ĉirkaŭ 20 mil sovetaj armeaj konsilistoj forlasi la landon riproĉante al Moskvo neliveron de promesitaj armiloj


  • 1976: Rumana gimnastino Nadia Comăneci akiris maksimuman poentaron dum la 21-a Somera Olimpiko en Montrealo


  • 1991: Prezidiumo de Jugoslavio decidis pri retirigo dum 3 monatoj federacian armeon el la teritorio de Slovenio


  • 1994: Atenco kontraŭ la AMIA - Asociación Mutual Israelita Argentina en Bonaero: 85 personojn mortis (ĉefe judoj) kaj 300 vundiĝis


  • 1996: Tamilaj tigroj komencis atakon kontraŭ militistejo en Mullaitivu, nordorienta parto de Srilanko, kie dum kelkaj tagoj pereis ĉirkaŭ 1300 soldatoj, kio estis la plej granda malvenko de registara armeo dum la enlanda milito


  • 2006: Itala polico liberigis 113 polojn laborantaj en sklavecaj kondiĉoj en trudlaborejo en Apulia, sude de la lando


  • 2008: Reĝo Jigme Khesar Namgyel Wangchuck subskribis per ora inko la unuan konstitucion de Butano, akceptitan la saman tagon de la parlamento


  • 2008: En Belgrado estis arestita Radovan Karadžić


  • 2012: Siria enlanda milito: en Damasko ribelantoj atencis kontraŭ sidejo de nacia sekureco, kie pereis aŭ vundiĝis pluraj ĉefaj politikistoj kaj militistoj


  • 2012: Bulgario: en bombatenco sur aviadilejo en Burgaso pereis atencinto, bulgara ŝoforo kaj 5 israelaj turistoj, kiuj estis celo de la atenco, 32 personoj vundiĝis, en tio 11-jara knabino kaj 2 gravedaj virinoj


  • 2013: Usona urbo Detrojto bankrotis


  • 2016: Bavario: 17- jara afgano atakis per hakilo kaj tranĉilo pasaĝerojn de trajno sur itinero Treuchtlingen-Würzburg mortigante 4 personojn kaj vundante laŭvicajn 4 (en tio 3 serioze) - pafmortigita de polico



Naskiĝoj |




  • 1501: Izabela el Aŭstrio, arkidukino de Aŭstrio, reĝino de Danio, Norvegio kaj Svedio (m. 1526)


  • 1504: Heinrich Bullinger, svisa protestanta teologo kaj reformisto (m. 1575)


  • 1552: Rudolfo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario, protektoro de sciencistoj, artistoj, alkemiistoj kaj kabalistoj (m. 1612)


  • 1635: Robert Hooke, angla sciencisto, malkovrinto de la leĝo pri elasteco, de Granda Ruĝa Makulo sur Jupitero kaj de ĉeloj (m. 1703)


  • 1659: Hyacinthe Rigaud, franca pentristo kaj portretisto (m. 1743)


  • 1702: Maria Klementina Sobieska, pola princino, nepino de Johano la 3-a Sobieski (m. 1735)


  • 1720: Gilbert White, angla naturalisto kaj ornitologo (m. 1793)


  • 1781: József Benke, hungara aktoro, dramtradukisto, fakverkisto (m. 1855)


  • 1811: William Makepeace Thackeray, angla romanisto, ĵurnalisto kaj satiristo (m. 1863)


  • 1831: Johann Martin Schleyer,germana katolika pastro, kreinto de la lingvo volapuko, kandidato por beatigo (m. 1912)


  • 1837: Vasil Levski, bulgara revoluciulo, nacia heroo, ekzekutita (m. 1873)


  • 1842: Bartholomäus von Werner, germana mararmeisto kaj verkisto (m. 1924)


  • 1849: Hugo Riemann, germana teoriisto, historiisto, pedagogo kaj leksikonisto pri muziko (m. 1919)


  • 1851: Janka Luĉina, belorusa poeto publikiganta beloruse, ruse kaj pole (m. 1897)


  • 1853: Hendrik Lorentz, nederlanda Nobelpremiita fizikisto konata pri la klarigo de la efiko de Zeeman (m. 1928)


  • 1862: Nikolaj Judeniĉ, rusa generalo de kontraŭbolŝevika Blanka movado (m. 1933)


  • 1864: Ricarda Huch, germana verkistino, doktoriĝinta en la Universitato de Zuriko (m. 1947)


  • 1872: Julius Fučík, ĉeĥa komponisto de dancmuziko (m. 1916)


  • 1879: Karol Wojtyła, pola tajloro kaj oficiro, patro de la pola papo (m. 1941)


  • 1887: Vidkun Quisling, norvega politikisto, post Operaco Weserübung kunlaborinta kun Nazia Germanio (m. 1945)


  • 1889: József Nyirő, rumania hungara verkisto kaj publicisto (m. 1953)


  • 1891: Emil Julius Gumbel, germana matematikisto kaj politika publikigisto (m. 1966)


  • 1900: Nathalie Sarraute, franclingva verkistino rusdevena, kontribuinta al Nova Romano (m. 1999)


  • 1905: László Halka, hungara privatoficisto, kunlaborinto de "Hungara Heroldo", "Lingvo Internacia" kaj Hungara Antologio, sekretario de la Hungara Esperantista Societo Laborista (m. nekonata)


  • 1906: Samuel Ichiye Hayakawa, usona lingvisto kaj politikisto japandevena (m. 1992)


  • 1908: Paco Pilgrimulo, usona mistikulino germandevena, piediranta pac-aktivulino, plurfoje trapasanta Usonon kaj Kanadon (m. 1981)


  • 1909: Andreo Gromiko, sovetunia diplomato, ekonomikisto, ambasadoro (m. 1989)


  • 1910: Kurisu Kei, japana bohemisto, esperantisto, japaniginta La danĝeran lingvon, honora membro de UEA (m. 2009)


  • 1912: Béla Balás, hungara laboratoria kuracisto (m. 1973)


  • 1912: Zoltán Hegedűs, hungara poeto, verkisto, redaktoro (m. 1989)


  • 1913: András Arató, hungara poeto kaj ĵurnalisto (m. 1945)


  • 1914: Margit Szerémy Bródy, rumania hungara oftalmologo (m. 2002)


  • 1914: Endre Vajda, hungara kritikisto, tradukisto (m. 1984)


  • 1917: Fernanda Pivano, itala ĵurnalistino, verkistino, tradukistino kaj muzika kritikistino (m. 2009)


  • 1918: Nelson Mandela, prezidento de la Sudafrika Respubliko, Nobelpremiita pri paco (m. 2013)


  • 1921: John Glenn, usona kosmonaŭto kaj politikisto


  • 1922: Georg Kreisler, aŭstra komponisto kaj kabaretisto


  • 1922: Albert Györkös Mányi, rumania hungara pentristo (m. 1993)


  • 1922: Thomas Kuhn, usona filozofo pri scienco kaj historiisto de la moderna scienco (m. 1996)


  • 1927: Kurt Masur, germana direktisto (m. 2015)


  • 1931: György Barkó, hungara aktoro, edzo de Júlia Bereczky


  • 1931: József Balogh, rumania hungara redaktoro, tradukisto (m. 2006)


  • 1932: Jevgeni Jevtuŝenko, rusa filmreĝisoro, poeto kaj verkisto, kiu kiel la unua komencis kritiki Stalinon, aŭtoro de la poemo Babij Jar


  • 1932: Ákos Kertész, hungara verkisto, tradukita al 12 lingvoj


  • 1936: Magda Kásler Barabás, rumania hungara kantistino


  • 1938: Jan Stanisław Skorupski, pola verkisto kaj esperantlingva poeto, aŭtoro de sonetoj en la pola kaj esperanto


  • 1938: Paul Verhoeven, nederlanda reĝisoro, konata de Spetters, vivanta en Usono


  • 1942: Zoltán Szőnyi, rumania hungara muzikinstruisto, pianisto, dirigento


  • 1950: Sir Richard Branson, brita entreprenisto kaj bonfaremulo


  • 1951: Elio Di Rupo, ĉefministro de Belgio, urbestro de Mons


  • 1957: Sándor Bíró, rumania hungara ŝakisto, internacia ŝakmajstro


  • 1957: Valentin Melnikov, rusa kemiisto, komputisto, esperantlingva poeto kaj tradukisto


  • 1963: Martín Torrijos, prezidento de Panamo, filo de Omar Torrijos


  • 1966: Mirosław Wróbel, pola sacerdoto kaj bibliisto, profesoro pri teologiaj sciencoj, tradukisto de Aramea Biblio


  • 1976: Elsa Pataky, hispana aktorino hungar-rumandevena


  • 1980: Hirosue Ryōko, japana aktorino kaj popkantistino


  • 1982: Prijanka Ĉopra, barata filmaktorino kaj modelino



Mortoj |




  • 640: Arnulfo de Metz, franka episkopo, kavaliro, sanktulo, komencinto de la dinastio Karolidoj (naskiĝis ĉirkaŭ 582)


  • 715: Muhammad bin Kasim, araba militisto de Umajidoj (n. 695)


  • 1100: Gotfredo de Bouillon, princo de loreno, unu el gvidantoj de la unua krucmilito, la unua reĝo de la Jerusalema reĝlando (naskiĝis ĉirkaŭ 1058)


  • 1194: Guy de Lusignan, franca kavaliro, reĝo de Jerusalemo, malvenkito en la Batalo apud Hattin (n. 1150)


  • 1328: Engelberto la 2-a de Mark, germana grafo


  • 1365: Lorenzo Celsi, doĝo de Venecia Respubliko (naskiĝis ĉirkaŭ 1310)


  • 1374: Francesco Petrarca, itala poeto ankaŭ latinlingva, tradukisto, reprezentanto de renesanco kaj humanismo (n. 1304)


  • 1450: Francisko la 1-a, duko de Bretonio, filo de Johano la 5-a (n. 1414)


  • 1610: Michelangelo Merisi da Caravaggio, itala pentristo, reprezentanto de frua baroko (n. 1571)


  • 1613: Ipacij Pacej, ukraina teologo kaj verkisto, ortodoksa episkopo, kuniniciatinto de Bresta religia unio, aŭtoro de polemikoj en la rusina kaj pola lingvoj (n. 1541)


  • 1697: António Vieira, portugala jezuito, diplomato, verkisto, defendanto de indianoj en Brazilo (n. 1608)


  • 1735: Johann Krieger, germana baroka komponisto, frato de Johann Philipp Krieger (n. 1651)


  • 1817: Jane Austen, angla verkistino filmigata kaj esperantigata de Don Harlow (n. 1775)


  • 1872: Benito Juárez, prezidento de Meksiko, la unua indiano kiel amerika ŝtatestro (n. 1806)


  • 1890: Christian Heinrich Friedrich Peters, usona astronomo dandevena (n. 1813)


  • 1894: Charles Marie René Leconte de Lisle, franca poeto de parnasa skolo, filozofo, tradukisto (n. 1818)


  • 1909: Carlos María de Borbón y Austria-Este, karlista pretendanto al hispana trono (n. 1848)


  • 1914: Silvio Romero, brazila verkisto, folkloristo kaj profesoro apoginta Esperanton (n. 1851)


  • 1915: Gyula Salacz, hungara politikisto, urbestro de Arad (n. 1832).


  • 1919: Élise Deroche, franca aktorino kaj la unua diplomita aviadistino en la mondo (n. 1886)


  • 1927: Bazilo Polenov, rusa pentristo kaj pedagogo, lekciisto en Altlernejo de belartoj (n. 1844)


  • 1938: Maria de Rumanio, reĝino de Rumanio, nepino de Viktoria (Britio), adeptino de Bahaa Kredo (n. 1875)


  • 1939: Paul Schneider, germana pastoro kaj teologo, la unua evangelia kleriko- viktimo de germana naziismo (n. 1897)


  • 1940: Gusztáv Kőrösmezei, hungara aktoro ligita kun Satu Mare (n. 1846)


  • 1944: Adolf Maria Bocheński, pola verkisto, publicisto, subleŭtenanto, partoprenanto de la batalo de Monte Cassino, distingita per la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1909)


  • 1949: Vítězslav Novák, ĉeĥa komponisto, aŭtoro de simfonioj, operoj, kantatoj, reprezentanto de la ĉeĥa moderno (n. 1870)


  • 1958: Henri Farman, franca aviadisto kaj konstruisto britdevena (n. 1874)


  • 1967: Humberto de Alencar Castello Branco, prezidento de Brazilo (n. 1900)


  • 1976: Lucie Mannheim, germana aktorino juddevena (n. 1899)


  • 1982: Roman Jakobson, rusa-usona juddevena slavistikisto, kunkreinto de strukturismo (n. 1896)


  • 1988: Nico, germana kantistino, modomanekeno kaj aktorino, konata kiel voĉistino de The Velvet Underground (n. 1938)


  • 1991: Michał Falzmann, pola inspektoro de la Supera Ĉambro de Kontrolo, murdita (n. 1953)


  • 1992: Pierce Brodkorb, usona ornitologo kaj paleontologo, kies kolekto troviĝas en la Florida Muzeo de Natura Historio (n. 1908)


  • 1993: Jean Negulesco, usona reĝisoro kaj scenaristo rumandevena, nomumita por Oskar-premio (n. 1900)


  • 1997: Eugene M. Shoemaker, usona astronomo, kunfondinto de planedoscienco kaj kunmalkovrinto de la kometo Shoemaker-Levy 9 (n. 1928)


  • 2000: Sáenz de Oíza, hispana arkitekto, reprezentanto de la moderna arĥitekturo (n. 1918)


  • 2000: Lajos Jakab, rumania hungara operkantisto (n. 1929)


  • 2008: Wojciech Skalmowski, pola orientalisto kaj slavisto, aŭtoro de 70 publikaĵoj pri irana lingvaro, literaturisto, eseisto, publicisto (n. 1933)


  • 2009: Henry Allingham, brita mekanikisto, supercentjarulo (n. 1896)


  • 2014: Dietmar Schönherr, aŭstra aktoro kaj moderatoro, kontribuinta al sociaj kaj kulturaj projektoj en Nikaragvo (n. 1926)


  • 2016: Ossy Kolmann, aŭstra aktoro kaj kabaredisto (n. 1928)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Internacia Tago de Nelson Mandela - establita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2009


  • Urugvajo: Tago de la konstitucio



Tagoj de semajno |


La 18-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.


  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;




  • 18-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 18-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)