Pesilo (konstelacio)
| Pesilo | |
|---|---|
Latina nomo | Libra (genitiva Librae) |
| Mallongigo | Lib |
| Imagata bildo | |
| Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 14h 15m 0s ... 15h 55m 0s |
Deklinacio | -29° 30' 0" ... 0° 0' 0" |
Areo | 538 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 29 |
| Najbaraj konstelacioj | Serpento, Virgo, Hidro, Centaŭro (angulo), Lupo, Skorpio, Serpentisto |
| Enhavo | |
| Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 2 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,6 |
| Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -90° ... 61° |
| Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Junio |
| Historio | |
| Unua priskribo | Ptolemeo |
| Jaro de unua priskribo | |
| Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
| Postaj ŝanĝoj | |
Pesilo (latine Libra) estas konstelacio de la zodiako de tera ĉielo.
Ĝiaj kvar plej brilaj steloj formas proksimuman paralelogramon:
α Librae, Zuben-el-ĝenubi (arabe "suda pinĉilo"), duopa stelo;
β Librae, Zuben-eŝ-ŝamali ("norda pinĉilo");
γ Librae, Zuben-el-akrab ("skorpia pinĉilo");
δ Librae, kvaropa, varia stelo.
Stelo σ Librae fakte estas pli hela ol δ, sed ĝi iam estis parto de Skorpio kaj portis la nomon γ Scorpii.
Astrologio |
Zodiaka signo de Pesilo
Iuj skoloj de astrologio konsideras personojn, kiuj naskiĝis sub la signo Pesilo, mildaj, saĝaj kaj justaj. Laŭ okcidenta astrologio, Pesilo influas inter 23-a de septembro ĝis 22-a de oktobro.
Al Pesilo tre paradaj
Estas ecoj kamaradaj
Ĉarma, varma, ekbabila
Paca, prava kaj subtila.
Muzikema, ŝatas arton,
Ofte pli ol scienc-varton.
Ekcedema, ankaŭ pakta
Lerta, sprita, ĉiam takta.
Laŭ Leszek Szuman, elpoligis Krzysztof Śliwiński
Vidu ankaŭ |
- Pesilo (mezurilo)
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||