Sjuniko






Situo de Sjuniko en Armenio


Sjuniko estas unu el la marzoj (provincoj) de Armenio. Ĝia ĉefurbo estas Kapan. Ĝi havas areon de 4.506 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 145.000 loĝantoj (1991). Ĝi havas limojn norde, nordoriente kaj oriente kun la Sekur-zonoj de Azerbajĝano (norde la kelbaĝara distrikto kaj Laĉino, inter alie la koridoro de Laĉino, pli sude de ĝi la distriktoj Qubadli kaj Zangilan), sude kun la rivero Arakso 35 km kun Irano (provinco Okcidenta Azerbajĝano), okcidente kun la azera eksklavo Naĥiĉevano kaj nordokcidente kun la provinco Vajoco-Dzoro.



Geografio |


La Zangezur-montaro en armena lingvo "Զանգեզուրի լեռնաշղթա" [Zangezuri lernaŝĥt'a] konsistas el montoĉeno kiu difinas la landlimon inter la suda provinco de Armenio (Sjuniko) kaj la Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano (Azerbajĝano).


Karahunĝ estas arkeologia loko el la Prahistorio je 2 km norde de la malgranda loĝloko Sisian.



Urboj |



  • Agarak

  • Goris

  • Kapan

  • Meghri

  • Sisian



Eksteraj ligiloj |


  • Turisma gvidilo tra Sjuniko



Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)