Bielo














































Bielo



Blazono de Bielo





Gilda domo de la vinkulturistoj en Bielo


Kantono
Berno
Administra distrikto
Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009
Bielo

Koordinatoj 

47°8′15″N 7°14′50″O  /  47.1375°N, 7.24722°O / 47.1375; 7.24722 (Bielo)Koordinatoj: 47°8′15″N 7°14′50″O  /  47.1375°N, 7.24722°O / 47.1375; 7.24722 (Bielo)
Nombro de enloĝantoj
50852
Areo
21,21 km²
Alteco
434 m super marnivelo
Poŝtkodo
2500
Komunumkodo
0371




Mapo de Bielo









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Enkonduko


  • 2 Geografio


    • 2.1 Kvartaloj de la urbo




  • 3 Ekonomio


  • 4 Lingvoj


  • 5 Muzeo Neuhaus


  • 6 Planlingva kaj mondlingva movado


    • 6.1 Volapuko


    • 6.2 Esperanto




  • 7 Historio


  • 8 Vidu ankaŭ


  • 9 Referencoj


  • 10 Eksteraj ligiloj





Enkonduko |


Bielo (germane Biel, france Bienne) estas post Berno la dua urbo de la Kantono Berno kaj estas oficiale dulingva (germana kaj franca). La loĝantara komunumo Bielo troviĝas en la Berna Lagolando kaj estas la ĉefurbo de la samnoma administra distrikto.



Geografio |


Bielo troviĝas borde la la Lago de Bielo kaj estas grava centro de horloĝa industrio. Ĝia loĝantaro nombris 50852 personojn la 31-an de decembro 2007.



Kvartaloj de la urbo |


La urbo bielo konsistas el la jenaj kvartaloj:



  • Bielo (malnova urbocentro)

  • Rebberg/Vignoble

  • Neustadt Nord/Nouvelle ville nord

  • Neustadt Süd/Nouvelle ville sud


  • Bözingen/Boujean (Buschang)

  • Mett/Mâche

  • Madretsch Nord

  • Madretsch Süd

  • Vingelz/Vigneules



Ekonomio |


Bielo estas la ekonomia centro de la regiono kaj kvazaŭ la pordego al Ĵuraso. Ĝi enhavas multajn industriojn. La plej fame konata estas la horloĝfirmao MOVADO. Vidu prian artikolon MOVADO (horloĝmarko)



Lingvoj |


Pro ĝia situo sur la lingvo-limo Bielo estas oficiale dulingva urbo germana kaj franca. Pro la granda nombro de eksterlandanoj oni parolas en Bielo ankaŭ multajn aliajn lingvojn, kaj memkompreneble la bielan varianton de la alemana. Origine Bielo estis alemana urbo, tamen jam en mezepoko oni trovas fontojn pri aleman-franca dulingveco. Ĝian statuson kiel dulingva urbo Bielo akiris en la 19-a jarcento, pro almigro de franclingvaj horloĝistoj, kiuj trovis laboron en la kreskanta loka horloĝa industrio.[1]



Muzeo Neuhaus |


Tiu muzeo entenas verkojn de pluraj pentristoj el la familio Robert. En tiu dinastio estas ses pentristoj, la plej fama estas Léopold Robert (1794-1835). En apuda vilaĝo Evilardo loĝis Philippe Robert (1881-1930), unu el la ses pentristoj, kies nepino estas Mireille Grosjean-Robert.


La muzeo Robert (Neuhaus) estis la celo de la postsomera renkontiĝo de Svisa Esperanto-Societo la 31an de aŭgusto 2013.



Planlingva kaj mondlingva movado |



Volapuko |


Laŭ Universalaj Lingvoj en Svislando en Bielo Friedrich Schneeberger, kiu poste estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj fine transiris al Ido, lernis la volapukan.



Esperanto |


En la 1940-aj jaroj funkciis en Bielo la Esperanto-Grupo Konkordo, kiel motoroj estis Willy Voirol-Reichen kaj lia frato.


En la jaro 1956 la biela Esperanto-aktivulo Marcel Erbetta lanĉis la agadon Grajnoj en vento, kies celo estis la interŝanĝo inter lernantoj kaj progresigo de la Esperanto-instruado en bazaj lernejoj.


Kvinfoje, nome en 1911, 1924, 1925, 1938 kaj 1959, la jarĉefkunveno de Svisa Esperanto-Societo okazis en Bielo.


En Bielo ekzistas oficiala Esperanto-klubo, kaj en ĉi-tiu urbo ĉiam vivis aktivaj Esperantistoj. Urbe konata persono estas la artisto kaj memnomumita Reĝo Parzival kun burĝa nomo Serge Reverdin.


Ek de du jaroj (2010-2012) regule kunvenas en Bielo la estraro de Svisa Esperanto-Societo.[2]



Historio |


Jam en antaŭhistoria tempo la regiono ĉirkaŭ la tri lagoj estis ŝtata regiono de homaj setlejoj. Ekzistas diversaj konataj setlejoj el la neolitiko en tiu-ĉi regiono, sed sur la teritorio de la nuntempa urbo Bielo mankas setlejoj de antaŭ la romia epoko. La mezepoka setlejcentro estiĝis sur monteto apud la romia fonto, kie en la jaro 1846 estis trovitaj restaĵoj de gaŭlo-romia sanktejo el la kvara jarcento post kristo.


La unua dokumenta mencio de Bielo datiĝas el la jaro 1142 kiel apud Belnam. La urbo Bielo estis fondita supozeble de la bazela princepiskopo Henriko la 2-a en la jaro 1225. Kvankam la urbo troviĝis sub la regado de la bazela princepiskopo, jam en la 13-a jarcento estiĝis civitanaro kun apartaj privielgioj. Surbaze de "eterna pakto" kun Berno en la jaro 1352 Bielo fariĝis parto de la Burgonja Ĵurkomunumo. La kontraŭdiraj devoj rilate al Berno kaj al la episkopo de Bazelo kondukis en la jaro 1367 al milito, kiu finiĝis per la detruo de la episkopa burgo. Pro la lima situacio inter la Princepiskopejo de Bazelo kaj la Respubliko Berno Bielo neniam akiris propran regnoteritorion.


Post la Napoleonaj Militoj komence de la 18-a jarcento Bielo estis atribuita al la Kantono Berno. Post la fondo de la Svisa Federacio en 1848 la urbo forte ekkreskis. La urbo kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj al aglomeraĵo. En 1900 Vingelz estis integrita al Bielo, en 1917 sekvis Bözingen kaj en 1920 Madretsch kaj Mett. Ĝis 1964 Bielo konstante kreskis kaj atingis kun 64848 sian plej grandan nombron da loĝantoj. Tiam de 1970 ĝis 1990 la urbo malkreskis, kiel multaj svisaj urboj pro la tiama tendenco de la homoj setli en la aglomeraĵo kaj tie konstrui sian propran dometon. En la 1990 tiu tendenco denove ŝanĝigis.[3]



Vidu ankaŭ |



  • Iama distrikto Bielo

  • Administra distrikto Bielo



Referencoj |





  1. Historio de Bielo en la retejo My Biel (Mia Bielo), konsultita 2016-10-21


  2. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 152, 194, 222, 223 kaj 618)



  3. Bielo en la Historia Leksikono de Svislando




Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la urbo Bielo

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bielo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)