Lowell Observatory Near-Earth-Object Search




Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) aŭ "Serĉo de Terrenkontaj Objektoj elde la Observatorio Lowell", estis usona programo gvidita de NASA kaj Observatorio Lowell celanta malkovri terrenkontajn objektojn.


Tiu programo estis estrita de la astronomo Edward Bowell de la Observatorio Lowell. Ĝi daŭris de decembro 1997 ĝis februaro 2008. Ĝiaj instrumentoj estis instalitaj en la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell en la Konteo Coconino, apud Flagstaff (Arizono, Usono).























































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Enhavo






  • 1 Instrumentoj


  • 2 Metodo


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Instrumentoj |


LONEOS uzis Schmidt-teleskopon kun spegulo de 60 cm, akirita el la Universitato Wesleyan en Ohio, kaj CDD-lumkaptilon de 16 megarastrumeroj, fabrikita en la Observatorio Lowell.


Tiaj instrumentoj kovras vidan kampon de 2,88° × 2,88° (tie estas ĉ 8.3 kvadrataj gradoj) kaj povas skani po kvar foje 1000 kvadratajn gradojn ĉiunokte, do skanas po la tutaĵon de la noktan ĉielon en ĉirkaŭ unu monato. La lumkaptilo povus malkovri korpojn ĝis videbla magnitudo 19,8 sed praktike limitiĝis al magnitudo 19,3.


Kvar komputorojn uzis la programo. La unua gvidis la teleskopon, la dua mastrumis la lumkaptilon, la du aliaj utilis por la bilda traktado.



Metodo |


Kvar bildoj de la sama ĉiela regiono estis fotitaj kun interspaco de 15 al 30 minutoj ; la tutaĵo de la kvar bildoj ricevis bildan traktadon, kiu lokalizis ĉiujn stel-aspektajn objektojn kaj identigis tiujn, kies movo similas tiun de asteroido.


Dank'al la aŭtomatigo, la serĉo povas daŭri dum la tuta nokto sen homa interveno. Tamen, homa observanto estis necesa por korekti la misfunkciojn kaj pervide kontroli la malkovritajn asteroidojn, kies orbito ne estas tipa de la ĉefa asteroida zono : tiu homa ekzameno estis necesa ĉar plejparto de la ŝajnaj terrenkontaj objektoj estis nur parazitoj en la bilda traktado. Krome, la potence danĝeraj objektoj estis pli rapide traktitaj, por ke aliaj observantoj povu lokalizi la objekton kaj precizigi ties orbiton.


LONEOS permesis la malkovrojn de la periodaj kometoj 150P/LONEOS, 159P/LONEOS kaj 182P/LONEOS kaj de 22 319 numerotitaj asteroidoj laŭ la listo ĝisdatita la 4-an de majo 2018.[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Minor Planet Center: Minor Planet Discoverers(angle)



Eksteraj ligiloj |




  • angle Lowell Observatory Near-Earth-Object Search


  • angle Malkovraĵoj de LONEOS (paĝaro de NEODyS)






Portala ikono Portalo pri Astronomio








Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)