Csopak
Malnova lokomotivo ĉe la stacidomo
Panoramo de Csopak
Kastelo de Csopak
Csopak estas vilaĝo, municipo kaj somera banloko kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Balatonfüred.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
6 Ĝemelkomunumoj
Bazaj informoj |
Areo: 24 km²
Loĝantaro: 1570
Poŝtkodo: 8229
Telefonprefikso: 87
Situo |
Csopak situas laŭ norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely inter Balatonalmádi kaj Balatonfüred.
Historio |
La vilaĝo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste romianoj vivis tie. La hungaroj fondis 3 najbarajn vilaĝojn:
- Csopak ekde 1277 en formo Chopok.
- "Kövesd" inter 1121-1940, komence Cuesth, fine Balatonkövesd
- "Nosztre"
Loĝantoj de la triopo okupiĝis dekomence pri vinkulturo kaj muelado. La turkoj bruldetruis Csopak-on en 1548. La apuda vilaĝo senhomiĝis, la ceteraj estis apenaŭ loĝitaj.
La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vilaĝservoj estas biblioteko, interretejo, kuracejo, etapoteko.
Vidindaĵoj |
- restaĵo de iama preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
- restaĵo de iama preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el la 14-a jarcento en vilaĝparto Kövesd
- moderna romkatolika preĝejo de 1985
- kalvinana preĝejo de 1800, la turo estas 23 m-ojn alta
kastelo de Ranolder- vico da somerumaj domoj
akvomuelejo de 1910, nun muzeo- kuracfonto pri Sankta Jozefo de 1934
- ornama puto
- elvidejo sur monto
- turismaj vojetoj
Famuloj |
- en Csopak naskiĝis reĝisoro Imre Kerényi
Ĝemelkomunumoj |
Szováta, Rumanio
Myslenice, Pollando
Ortovero, Italio