Büren ĉe Aro














































Büren ĉe Aro




Blazono de Büren ĉe Aro






Büren ĉe Aro


Kantono
Berno
Administra distrikto
Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009
Büren

Koordinatoj 

47°8′26″N 7°22′20″O  /  47.14056°N, 7.37222°O / 47.14056; 7.37222 (Büren ĉe Aro)Koordinatoj: 47°8′26″N 7°22′20″O  /  47.14056°N, 7.37222°O / 47.14056; 7.37222 (Büren ĉe Aro)
Nombro de enloĝantoj
3294
Areo
12,60 km²
Alteco
443 m super marnivelo
Poŝtkodo
3294
Komunumkodo
0383




Mapo de Büren ĉe Aro









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Büren ĉe Aro (germane Büren an der Aare) estas historia urbo, komunumo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 ĉefloko de la distrikto Büren en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2010 Büren apartenas al la nova administra distrikto Seeland.



Geografio |


La eturbo Büren ĉe Aro situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Aro. En la nordokcidento de la komunumo troviĝas granda meandro de la malnova riverfluo.


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,60 km², de kiuj 34,5% estas kovritaj de arbaro, 46,3% servas por agrikulturo kaj 11,7% por setlado.
[1]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Büren limas en nordo al Meinisberg, Lengnau kaj Grenchen (Kantono Soloturno), en oriento al Rüti ĉe Büren kaj Oberwil ĉe Büren, en sudo al Schnottwil (Kantono Soloturno) kaj Diessbach ĉe Büren, kaj en okcidento al Dotzigen, Meienried kaj Safnern.



Trafiko |


Büren estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio tra Lyss al Kerzers.


En okcidento de la urbo troviĝas alveturejo al la svisa aŭtovojo A5.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Büren datiĝas el la jaro 1185 kiel Buirro. Büren ricevis sub la Berchtold la 1-a de Strassberg la urborajton kaj fariĝis centor de la Senjorujo Strassberg. En la jaro 1388 Büren ĉe Aro estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis ĝis 1798 la ĉefurbo de la voktejo Büren. Post la fino de la Helveta Respubliko Büren fariĝis ĉefurbo de la ĉefdistrikto Büren, kiu en 1831 estis transformita al distrikto Büren. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Büren estis integrita kadre de la administra reformo de Kantono Berno al la nova administra distrikto Seeland, kiu siavice estas parto de la administra regiono Seeland.



Vidu ankaŭ |



  • Aliaj lokoj kun la nomo Büren

  • Distrikto Büren



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Büren ĉe Aro

  • Artikolo pri Büren ĉe Aro en la Historia Leksikono de Svislando


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Büren ĉe Aro – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)







Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)