Campos dos Goytacazes
Campos dos Goytacazes (loke sufiĉas nur Campos) estas urbego, municipo, universitata urbo kaj diocezo de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio. Ĝia nomo venis de geografia karakterizaĵo de la regiono: kampoj, la fina nomparto estas iama indiana tribo.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Klimato
6 Trafiko
7 Sporto
8 Vidu ankaŭ
9 Eksteraj ligiloj
Bazaj informoj |
En la subŝtato (ruĝe).
Loĝantaro: 472,300 (en 2012)
Supermara alteco: 14 m
Areo: 4,032 km²
Telefonkodo: +55 22
Poŝtkodo: 28010-040
Horzono: UTC -3- 21°45′14″S 41°19′26″W / 21.75389°S, 41.32389°U / -21.75389; -41.32389 (Campos dos Goytacazes)
Geografio |
Campos dos Goytacazes situas en suda parto de Brazilo sur la marborda ebenaĵo laŭ Atlantiko. Urbocentro de la eksĉefurbo Rio-de-Ĵanejro troviĝas 286 km.
Avenuo en Campos dos Goytacazes
Historio |
En tiu loko en 1652 ekfunkciis la unua sukero-muelilo. Campos dos Goytacazes estis fondita en 1677. En 1835 ĝi urbiĝis. En la 1930-aj jaroj la unua vapora muelejo ekfunkciis, la sukera industrio gajnis novan impeton.
Ekonomio |
Campos dos Goytacazes estas grava komerca kaj financa centroj, krome centro de esplorado pri petroloj kaj gasoj. Menciindas la ceramika industrio kaj produktado de sukeroj kaj alkoholoj. En la najbareco oni okupiĝas pri sukerkanoj, kafoj, rizoj, maizoj, faboj kaj brutoj.
Marbordo en Campos dos Goytacazes
Urbomezo de Campos dos Goytacazes
Katedralo-baziliko en Campos dos Goytacazes
Klimato |
Campos dos Goytacazes situas en tropika zono (tamen en 1942 neĝo falis). En la urbo pluvas jare po 1055 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter novembro-januaro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-26 °C. Neniam frostas.
Trafiko |
En Campos dos Goytacazes aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Ŝoseo BR-101 estas la alira aŭtovojo, sed ankaŭ trajno trafikas. Funkcias flughaveno "Bartolomeu Lysandro".
Sporto |
Campos dos Goytacazes estas hejmo de du rivalaj futbalo-kluboj, ambaŭ havas sian propran stadionon.
Vidu ankaŭ |
- Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio
- Paraibao
Eksteraj ligiloj |
portugale Oficiala paĝo
portugale Asocio de Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio
[1] angle
Vido al Campos dos Goytacazes