Tiszacsege
| Tiszacsege | |||
| |||
| Areo | 136 km² (13 600 ha) | ||
|---|---|---|---|
| Loĝantaro | 4 713 | ||
| Poŝtkodo | 4066 | ||
| Telefona antaŭkodo | 52 | ||
Retpaĝo: www.tiszacsege.hu | |||
Tiszacsege [tisaĉege] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Balmazújváros.
Kalvinana preĝejo de Tiszacsege
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Vizitindaĵoj
4 Famuloj
Geografio |
Tiszacsege situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tiszafüred-Tiszalök, 50 km-ojn nordokcidente de Debrecen, laŭ maldekstra bordo de Tiso, ĉe okcidenta limo de la Nacia Parko Hortobágy.
Historio |
La urbo fondiĝis en la Arpad-epoko kiel Csege, ĝi estis grava trapasejo trans Tiso. La unua mencio devenis el 1067, en 1248 ekhavis rajton de doganejo, titolon de kampurbo en la 15-a jarcento. Dum Ribelo de Rákóczi la urbeto estis senhoma. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Tiszacsege iĝis urbo en 2000.
Pramo de Tiszacsege
Termala banejo de Tiszacsege
Vizitindaĵoj |
- mezepoka (nun) Kalvinana preĝejo (Tiszacsege), trakonstruita en la 18-a jarcento
- Kastelo de Tiszacsege
- lokhistoria muzeo en konstruaĵo de senbienulaj agrolaboristoj (konstruita 1835), la muzeo funkcias ekde 1962
- kuracakva banejo (varmega termalakvo estis malkovrita en 1972)
- boatuma lago
Famuloj |
En Tiszacsege naskiĝis aktoro Géza Kardoss.
Malnova domo, nun muzeo en Tiszacsege