Distrikto Berchtesgadener Land
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Supra Bavario |
| administra sidejo: | Bad Reichenhall |
| areo: | 839 km² |
| loĝantoj: | 105 052 (fine de decembro 2017) |
Aŭtokodo: | BGL |
Municipokodo: | 09172 |
| Komunumoj: | 15 |
| Administreja adreso: | Salzburger Straße 64 83435 Bad Reichenhall |
| Retejo: | www.lra-bgl.de |
| Situo ene de Bavario | |
La distrikto Berchtesgadener Land (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Bad Reichenhall estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 840 km² fine de decembro 2017 loĝis 105 052 homoj; do meznombre 119 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Berchtesgadener Land estas signita per 11.
![]()
Norde kaj nordokcidente najbaras la distrikto Traunstein, oriente, sude kaj sudokcidente limas la aŭstra federacia lando Salzburg.
| ||||||
| ||||||||