Valo San Joaquin






La Centra Valo de Kalifornio


Valo San Joaquin (prononce [sanhoakIn] estas areo de Centra Valo de Kalifornio, Usono, kiu kuŝas sude de la Sacramento-San Joaquin Delto en Stockton. Kvankam plej parto de la valo estas rura, ĝi enhavas urbojn kaj ĉeurbojn kiaj Fresno, Bakersfield, Visalia, Stockton, Tulare, Porterville, Turlock, Hanford, Modesto, Madera kaj Merced.




Enhavo






  • 1 Klimato


  • 2 Ekonomio


  • 3 Socio


  • 4 Vidu ankaŭ





Klimato |


La klimato konsistas el sekaj someroj kaj freŝaj pluvaj vintroj karakteraj pro densaj nebuloj. La pluvsezono etendas el novembro al aprilo, sed pli norde la pluvsezono duaxras iom plu.



Ekonomio |


Ĝi estas la plej fruktodona areo en la agrikulturo de Kalifornio kaj de Usono, kie oni produktas vinberojn, vinon, kotonon, nuksojn, citronojn kaj multajn pliajn produktojn. Oni produktas ankaŭ nafton, estas diversaj industrioj kaj militbazoj, kiu alportas riĉon al la regiono.



Socio |


Tamen la bazo de la tia riĉeco ofte beziĝas sur la laboro de elmigrintoj ĉefe el Meksikio, kiuj estas malbone pagataj aŭ eĉ restas senrajtaj dumlonge. Dum la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj, okazis strikoj de kamparana sindikato United Farm Workers, subestre de fama elmigrinto César Chávez; post tio plibonigo de laborkondiĉoj okazis, sed lastatempe la dungantoj preferas senrajtajn laboristojn, al kiuj oni pagas malpli.



Vidu ankaŭ |


  • Pluvombro



Popular posts from this blog

Erzsébet Schaár

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)